Bestia besto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bestia besto
mita kreitaĵo
Informoj
vdr

Bestia besto estas brazila versio de la centaŭro. Oni kredas ke ĝi estas la demono mem kiu eliras inferon dum plenlunaj noktoj.

Ĝi havas ĉevalan korpon kaj homan torson, kuras tra vilaĝoj ĝis ĝi trovas tombejon kaj tie malaperas. La sono de ĝiaj hufoj estas sufiĉa por terurigi homojn. Sekvas ĝin aro de hundoj, kiujn ĝi vipas. Kiam ĝi trovas beston, la "bestia besto" vipbatas ĝin kruele.

Laŭ mito, malgraŭ ke ĝi estas terura, ŝajne ĝi estas sendanĝera al homoj. Kiam iu vidas vizaĝon de bestia besto, li freneziĝas por kelkaj tagoj, sed poste resaniĝas.