Bestoĝardeno de La Palmyre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bestoĝardeno de La Palmyre
Akvofalo en la enirejo de la bestoĝardeno
Akvofalo en la enirejo de la bestoĝardeno
bestoĝardeno
Organizaj aferoj
Dato de la malfermo 1966
Geografio
Ŝtato  Francio
Situo Les Mathes (Charente-Maritime)
Areo 18 ha
Geografia situo 45° 41′ 17″ N, 1° 9′ 56″ U (mapo)45.688056-1.165556Koordinatoj: 45° 41′ 17″ N, 1° 9′ 56″ U (mapo)
Bestoĝardeno de La Palmyre (Francio)
Bestoĝardeno de La Palmyre (Francio)
DEC
Bestoĝardeno de La Palmyre
Bestoĝardeno de La Palmyre
Situo de Bestoĝardeno de La Palmyre

Map

Statistiko
Nombro de bestoj 1 600
Nombro de specioj 130
Ceteraj informoj
Retpaĝo www.zoo-palmyre.fr
vdr

La bestoĝardeno de La Palmyre estas la plej vizitata privata bestoĝardeno en Francio. Ĝi estas en la departemento Charente-Maritime (sudokcidento de Francio), en la banurbo La Palmyre (parto de la komunumo Les Mathes). Ĝi estis kreita en 1966 de Claude Caillé.

Situanta 12 km de Royan, ĝi ebligas al vizitantoj (pli ol 700 000 ĉiujare) admiri proksimume 1 600 bestojn de 130 specioj en 18-hektara teritorio. Tie okazas spektakloj kun papagoj kaj kaliforniaj marleonoj.

Konservado de specioj[redakti | redakti fonton]

Sabrokorna orikso (Oryx dammah) en la bestoĝardeno de La Palmyre

La bestoĝardeno de La Palmyre ludas rolon en konservado de minacataj specioj. Ĝi apartenas al pluraj internaciaj asocioj (ekzemple la Eŭropa asocio de bestoĝardenoj kaj akvariejoj) kaj bredas interalie sabrokornajn oriksojn, aziajn elefantojn kaj orangutanojn.


Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]