Betschwanden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Diesbach-Betschwanden (stacidomo).
Betschwanden
Blazono de Betschwanden
Preĝejo Betschwanden
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Glaruso
Komunumo(j) Glaruso Sudo
Koordinatoj  46° 56′ 48″ N 9° 1′ 41″ O / 46.94667 °N, 9.02806 °O / 46.94667; 9.02806 (mapo)
Nombro de loĝantoj 188
Areo 9,74 km²
Alteco 600 m super marnivelo
Poŝtkodo 8777
Mapo de Betschwanden
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Betschwanden estis ĝis la 31-a de decembro 2010 politika komunumo de Kantono Glaruso, en Centra Svislando. Ĝi havis 188 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 la komunumo Betschwanden estis integrita al la nova komunumo Glaruso Sudo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Betschwanden situas ĉe la bordo de la rivero Linth en la supra parto de la Glarusa Grandvalo. La vilaĝokerno situas sur la flotokeglo de la rivereto Diesbach sur alteco de 600 m s.m. sur la tekstra flanko de la valo. La plej granda parto de la iama komunuma teritorio tamen ne situas en la valo fundo sed etendiĝas en la montara tereno de Freiberg Kärpf.

Najbaraj komunumoj ĝis la komunuma reformo[redakti | redakti fonton]

La komunumo Betschwanden limis en nordo kaj oriento al Luchsingen, en sudoriento al Elm, en sudo al Linthal, en sudokcidento al Rüti, kaj en okcidento al Braunwald.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Betschwanden disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Rapperswil tra Glaruso al Linthal.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 17, kiu de Glaruso kondukas tra la Klausen-Pasejo al Altdorf en Kantono Urio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Betschwanden datiĝas el la jaro 1240 kiel Beswando.

Betschwanden ĉiam devis vivi kun la naturaj fortoj. Ĝis la konstruo de la Baraĵlago de Limmeren en la jaro 1963 la vilaĝo estis regule inundita de la rivero Linth, kiu minacis ĉiujn vilaĝojn en la valo. La 20-an de januaro 1951 granda valolavango detruis plurajn feriodomojn kaj mortigis du homojn.

Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 la komunumoj Betschwanden, Braunwald, Elm, Engi, Haslen, Linthal, Luchsingen, Matt, Mitlödi, Rüti, Schwanden, Schwändi, kaj Sool estis surbaze de la glarusa komunumreformo kunigitaj al la nova komunumo Glaruso Sudo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]