Bhaktapur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bhaktapur
municipality of Nepal • urbo
Administrado
Poŝtkodo 44800
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 81 748  (2011) [+]
Loĝdenso 11 865 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 27° 40′ N, 85° 26′ O (mapo)27.67222222222285.427777777778Koordinatoj: 27° 40′ N, 85° 26′ O (mapo) [+]
Alto 1 346 m [+]
Areo 6,89 km² ( 689 ha) [+]
Horzono UTC+05:45 [+]
Bhaktapur (Nepalo)
Bhaktapur (Nepalo)
DEC
Bhaktapur
Bhaktapur
Situo de Bhaktapur

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bhaktapur [+]
vdr

Bhaktapur (Nepale: भक्तपुर) estas post Katmanduo kaj Patano la tria kaj plej malgranda reĝourbo de la Katmandua valo en Nepalo. Ĝi situas 16 kilometroj oriente de Katmanduo. Kiel Katmanduo Bhaktapur situas je malnova komerca itinero al Tibeto, kio kunhelpis la riĉecon de la urbo. La dua piliero de la riĉeco de Bhaktapur estas la agrikulturo, kiu forte dominas la urban impreson, speciale dum la rikolta tempo. Tiel Bhaktapur karakterizas sin pro la granda nombro da agrikulturistoj, 60% de la loĝantoj de Bhaktapur apartenas al la agrikulturista Jyapu kasto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pavo fenestro

Bhaktapur estis la ĉefurbo de la Malla-Regno, kiu inter la 14-a jarcento kaj la dua duono de la 18-a jarcento ampleksis la tutan Katmanduan valon. Nuntempe multaj palacoj kaj temploj estis konstruitaj, kaj hodiaŭ ankoraŭ ili parte ekzistas. La granda influo de hindaj rifuĝintoj el la norda parto de Hindio kondukis al klara area disiĝo de la unuopaj kastoj interne de la urbo. Pro la bezono esti proksime de la sankta centro de la urbo (la Taleju Templo en la Palaco), oni konstruis 3-etaĝajn domojn por ŝpari lokon. La manko de spaco en la domoj kondukas al komuna uzo de stratoj kaj placoj. En la jaro 1768 Bhaktapur estis konkerita post akraj bataloj kun la trupoj de Prithvi Narayan Shahs.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Strato en Bhaktapur

Por viziti la Durbar Placon kaj la malnovan urbon oni devas aĉeti bileton por 10 usonaj dolaroj je la okcidenta enirejo. Sufiĉe multekosta sed tamen valora. La Durbar Placo en Bhaktapur, la loko de la palaco de la Malla-regintoj, estas pro sia politika senvaloreco post la konkero de Prithvi Narayan Shah (1768) kiel ankaŭ pro la gravaj detruoj dum la tertremoj de 1934 malpli ornama ol la placoj en Katmanduo kaj Patano. Tamen tre vidinda, ĉar la Durbar Placo en Bhaktapur estas barita por aŭtotrafiko kaj krom tio kelkaj temploj estas rekonstruitaj. La palaco de la Malla-regintoj estas la plej malnova palaco en la valo de Katmanduo. Inter la palaco de la 55 fenestroj kaj la Malati Chowk en la okcidenta parto troviĝas la ora pordego, kiu konsistas el orumita kupro kaj estas impona ekzemplo de nepala manlaborarto. Oni povas vidi ĉi tie la dekbrakan kaj kvarkapan Taleju, la patrondiino de la Malla-oj. La pordego estus en 1753 metita en la palacfronto fare de Ranajit Malla. Sudoriente de Durbar Placo situas la Taumadhi Placo kun la plej alta templo de la Katmandua valo, la Nyatapola-Templo. La 30 m alta templo estis konstruita dum la jaroj 1702 - 1708 fare de Bhupatindra Malla (1696 – 1722). Sudoriente de la Taumadhi Placo situas la Pujari Math, en kiu hodiaŭ troviĝas muzeo por manloborarto. Ĝi estas precipe konata pro ĝiaj riĉaj kaj detalitaj lignoskulptaĵoj sur pordoj kaj fenestroj. Tre impresa estas la pavofenestro en la strateto je la orienta flanko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Listo de urboj de Nepalo