Biblioteka klasifiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Biblioteka librobreto en Hongkongo aranĝita uzante la Dewey dekuman klasifikon.

Biblioteka klasifiko estas sistemo laŭ kiu bibliotekaj materialoj estas aranĝita laŭ la temo. Bibliotekaj klasifikoj uzas notosistemon kiu reprezentas la ordon de temoj en la klasifiko kaj permesas aĵojn kiuj estu stokitaj laŭ tiu ordo. Sistemoj de biblioteka klasifiko grupigas rilatajn materialojn kune, tipe aranĝitaj en hierarkia arbostrukturo. Diferenca tipo de klasifika sistemo, nomata fakoklasifiko, estas ankaŭ amplekse uzata kiu permesas la atribuon de multaj klasifikoj al objekto, permesante ke klasifikoj estu ordigitaj en multaj vojoj. La numeroj de biblioteka klasifiko povas esti konsiderataj identigiloj por rimedoj sed estas distingaj el la sistemoj de ISBNISSN, kiuj estas unikaj komercaj produktidentigiloj. Nuntempe disponeblas multaj skemoj por biblioteka klasifiko, kiaj DDC, CC, UDC.

Granda aŭ publika kolekto postulas katalogon. "Kodonumeroj" rilatigas la librojn al la katalogo, kaj determinas ties lokojn sur la bretoj. Kodonumeroj estas bazatai sur sistemo de biblioteka klasifiko. La Kodonumero estas lokigita sur la dorso de la libro, normale je mallonga distanco el la supro, kaj ene de la libro, plej ofte ĉe la unuaj aŭ lastaj paĝoj.

Instituciaj aŭ naciaj normigoj, kiaj ANSI/NISO Z39.41 - 1997, establas la ĝustan vojon por meti la informon (kia la titolo, aŭ la nomo de la aŭtoro) sur librodorsoj, kaj sur "breteblaj" librecaj objektoj, kiaj ujoj por DVDoj, videobendoj kaj programaro.

Libroj sur bretoj de biblioteko kun libroapogiloj, kaj kodonumeroj videblaj sur la librodorsoj.

Unu el plej fruaj kaj plej amplekse konataj sistemoj katalogi librojn estas la Dewey Dekuma Sistemo. Alia amplekse konata sistemo estas la Kongresbiblioteka Klasifiko. Ambaŭ sistemoj estas tendencaj al subjektoj kiuj estas bone reprezentataj en usonaj bibliotekoj kiam ili estis disvolvigitaj, kaj de tie havas problemojn zorgi pri la novaj objektoj, kiaj komputiko, aŭ objektoj rilataj al aliaj kulturoj.

Klasifikaj sistemoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]