Bibliotekoscienco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bibliotekscienco (ankaŭ Libraroscienco) estas studo pri aferoj rilataj al laboro ĉe bibliotekoj. Ĝi inkluzivas akademiajn esplorojn (plejparte opiniosondojn) pri la uzado de bibliotekaj iloj kaj pri interagado inter homoj kaj bibliotekaj sistemoj. Ĉi tiuj esploroj ĝenerale traktas difinitajn bibliotekojn dum difinitaj tempoj. La organizo de la scio por efika reakiro de rilataj informoj estas la ĉefa celo de bibliotekosciencaj esploroj. Bazaj temoj en bibliotekoscienco estas la akiro, klasigo kaj konservado de bibliotekaj materialoj. Lastatempe oni konsideras inform-arkitekturon pligraviĝanta branĉo de bibliotekoscienco.

Oni ne konfuzu bibliotekosciencon kun informteorio, la matematika esploro de la koncepto de informo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]