Bielo (distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Distrikto Bielo
Blazono de la distrikto Bielo
Bielo
Distriktoj de Kantono Berno
Mapo de la distrikto Bielo
Kantono Berno
Ĉefloko Bielo
Koordinatoj  47° 8′ N 7° 14′ O / 47.133 °N, 7.233 °O / 47.133; 7.233 (mapo)Koordinatoj: 47° 8′ N 7° 14′ O / 47.133 °N, 7.233 °O / 47.133; 7.233 (mapo)
Nombro de loĝantoj 52412(2008-12-31)
Areo 25 km²
Loĝantardenseco 2096 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 0204
vdr


La distrikto Bielo (germane Bezirk Biel, france district de Bienne) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 administra unuo de Kantono Berno. Ĝi havis 52412 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Bielo. Kun efiko de la 1-a de januaro 2010 la distrikto Bielo estis dissolvita kaj ĝiaj komunumoj integritaj al la nova administra distrikto Bielo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La distrikto Bielo situas ĉe la nordorienta fino de la Lago de Bielo ĉe la orienta deklivo de la Berna Ĵuraso. Gi konsistas el la urbo Bielo (germane Biel, france Bienne) mem en la ebenaĵo nordoriente de la lago kaj ĉirkaŭ la lagobordo, kaj la komunumo Evilardo (germane Leubringen, france Evilard) okcidente sur la deklivo de la Ĵurasa montoĉeno.

Najbaraj distriktoj[redakti | redakti fonton]

La distrikto Bielo limas en nordokcidento al la distrikto Courtelary, en nordoriento al la distrikto Büren, en sudoriento al la distrikto Nidau, kaj en sudokcidento al la distrikto La Neuveville.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La distrikto Bielo situas sur la lingvo limo inter alemana kaj romanda Svislando. Sekve en la distrikto Bielo estas du oficialaj lingvoj nome la germana kaj la franca. En la jaro 2000 proksimume 55 % parolis la germanan, 30% la francan, 5% la italan kaj la resto aliajn lingvojn.

Esperanto-Movado[redakti | redakti fonton]

En la distrikto Bielo jam de la pli ol 100 jaroj aktivas esperantistoj. Unu el la plej konataj estas la artisto Serge Reverdin, konata sub lia pseŭdonomo Reĝo Parzival. Ek de 2006 la estraro de Svisa Esperanto-Societo kutime kunvenas en Bielo por akcenti la kunlaboron inter alemanoj kaj romandoj inter la Esperantistoj kaj pro la centra situo de Bielo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la restaŭracia akto de 1803 Bielo ne estis antaŭvidita kiel distriktĉefloko, sed formis kontraŭ la deziro de ĝia registaro parton de la ĉefdistrikto Nidau. Nur post la liberala revolucio de la jaro 1831 per la nova berna kanton-konstitucio estis kreita la distrikto Bielo, kiu konsistis tiam el la komunumoj Bözingen, Evilardo kaj Vingelz. Vingelz estis kunigita en la jaro 1900 kaj Bözingen en la jaro 1917 kun la urbo Bielo, al kiu krome en 1920 estis aligitaj la komunumoj Mett kaj Madretsch, kiuj ĝis tiam apartenis al la najbara distrikto Nidau.

Komunumoj de la distrikto Bielo[redakti | redakti fonton]

La distrikto Bielo konsistas (stato en 2009) fakte el nur 2 komunumoj, nome la ĉefurbo mem kaj Evilardo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2008-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Bielo Bielo 50013 21,6 0371
Evilard Evilardo 2399 3,70 0372
Totale 23 52412 25,30 0204

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]