Bigelow Aerospace

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bigelow Aerospace
privata firmaoekfirmaonegoco vd
Dum 1999 - nekonata/nuntempe
Jura formo Kompanio kun limigita respondeco
Fondintoj Robert Bigelow vd
Sidejo Norda Lasvegaso
Lando Usono
Agokampo BA 330 • BA 2100 • Sundancer • Genesis I • Genesis II • Bigelow Expandable Activity Module
TTT Oficiala retejo
vdr

Bigelow Aerospace estas kosmoesplora entrepreno el Las Vegas, Nevada, kiu uzas novtipan teknologion por kosmostacioj kun malfaldeblaj ekstera kovraĵo.

La entreprenon fondis en 1999 Robert Bigelow kaj estas financita el profito de lia hotelĉeno (Budget Suites of America). Li volas investi ĝis 2015 ĉ. 500-milionojn da usonaj dolaroj.

La malfaldeblaj moduloj havas fleksan eksteran ŝelon, kiuj estas falditaj ĉe lanĉo. La modulo grandiĝas en la kosmo kaj servos por kosmoturistoj.

La ekspandajn modulojn originale evoluigis la NASA en la Transhab-programo. Post kiam la programo ne estis plu apogita, la entrepreno subskribis tri kontraktojn kun NASA, tiel la firmao akiris la solrajton pri la teknologio.

Bigelow Aerospace anocis evoluigon de grupo de prototipoj kaj produkton de kosmostaciaj moduloj.

  • Genesis, 1:3 prototip-modulo kun maso de 1,4 tunoj, kun longo de 5 metroj kaj diametro de 1,90 m. En la orbito duobligas ĝi la volumenon. Ĝi estis sukcese lanĉita la 12-an de julio 2006. Ĝi rondiras en alto de 550 km, dum 5 jaroj, kun baltoj kaj oni dumtempe kontrolas la interna temperaturon kaj eksterajn efikojn je la ŝelo.
  • Guardian, 45:100 prototip-modulo, por elprovi la vivtenajn teknologiojn.
  • Nautilus, modulo en plena volumeno, kun pezo de 23 tunoj, longo de 14 m kaj diametro de 6,70 m. Nautilus estas nomata ankaŭ BA-330 (330 kubikmetroj).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]