Biharo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
w1
Biharo

ŝtato de Barato
Administrado
Estas parto de Barato
Administra centro Patnao
Politiko
Estro Nitish Kumar

(ekde 22-a de februaro 2015)

Demografio
Oficialaj lingvoj Hindia lingvo, Bihara lingvo
Loĝantaro (laŭ la stato de 2011) 103 804 637
Geografio
Areo 94 163 km² (9 416 300 ha)
Biharo sur la mapo de Barato
Biharo sur la mapo de Barato
Geografia situo 25° 22′ 12″ N, 85° 7′ 48″ O (mapo)25.3785.13Koordinatoj: 25° 22′ 12″ N, 85° 7′ 48″ O (mapo) [+]
Hor-zono UTC+05:30 [+]
Kodoj
Poŝtkodoj 800XXX - 855XXX [+]
ISO 3166-2 IN-BR
Eksteraj paĝoj
bihar.gov.in [+]
La kategorio en la Komunejo Biharo [+]
vdr

Biharo (hindie बिहार [bihar]) estas Barato-subŝtato en la orienta valo de Gango. La ĉefurbo estas Patnao. La lando Nepalo estas norde, kaj je la aliaj flankoj de Biharo estas la barataj subŝtatoj Utar-Pradeŝo (okcidente), Ĝharkhando (sude), kaj Okcidenta Bengalo (oriente). La hindia kaj la urdua estas la oficialaj lingvoj en Biharo. El la biharaj lingvoj, la plej grandaj lingvoj uzataj estas la angika, bhojpura, magadha kaj maithila. Ĉi-lasta estas unu el la 22 oficialaj lingvoj de la lando. Biharo konsistas el 38 distriktoj. Ĝi estas antikv-historie riĉa, sed ankaŭ nuntempe unu regiono kie multas mizeruloj kaj ankaŭ akras kaj ofte perfortas socipolitikajn kontraŭadojn.

Vido al Patnao

Historio[redakti | redakti fonton]

La regiono de Biharo pratempe nomiĝis Magadha, kaj en ĝi floris, interalie du grandaj imperioj de Barato: la Maŭrja imperio (321-184 a.K.), kaj la imperio Gupta (280-550 p.K.). La fama reĝo Aŝoka estis la nepo de la fondinto de la imperio Maurya. Biharo ankaŭ estis la lulilo de la religioj budhismo kaj ĝajnismo. Gautama Budho atingis sian vekiĝon en la bihara urbo Gaja, kaj Mahavira naskiĝis en la urbo Vaishali.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La tuta areo de Biharo (21°-58'-10" N ~ 27°-31'-15" N latitudoj kaj inter 82°-19'-50" E ~ 88°-17'-40" E longitudo) estas ĉirkaŭ 94.163 km². Biharo estas dividita en du malsamajn duonojn per la rivero Gango, kiu fluas de okcidento al oriento. La aliaj riveroj en la gubernio estas Son, Budhi Gandak, Chandan, Orhani kaj Falgu. La arbara areo estas ĉirkaŭ 6.764,14 km², kiu estas 7,1% de geografia areo. La centraj partoj de la Biharo havas multajn montetojn, ekz. la montetojn Rajgir [raĝgir].

Urbegoj kun loĝantarnombro[redakti | redakti fonton]

Strukturo de pli gravaj urboj en Bihar[redakti | redakti fonton]

Kantona sidejo Distrikta sidejo
Bagalpur Bagalpur
Banka (Biharo)
Ĉapra Saran
Sivan
Gopalganĝ
Darbhanga Darbhanga
Madhubani
Samastipura
Gaja (Barato) Arval
Aŭrangabad (Biharo)
Gaja (Barato)
Ĝehanabad
Navada
Monger Begusaraj
Ĝamui
Khagaria
Monger
Lakhisaraj
Ŝejkhpura
Muzaffarpur Motihari
Muzaffarpur
Ŝeohar
Sitamarhi
Haĝipur
Bettiah
Patnao Arrah
Buksar
Bhabua
Patnao
Sasaram
Nalanda
Purnia Araria
Katihar
Kiŝanganĝ
Purnia
Saharsa Madhepura
Saharsa
Supaul

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Klimato[redakti | redakti fonton]

Decembro kaj januaro estas la vintraj monatoj (ĉ. 5-10 C). Aprilo-junio estas la somero (ĉ. 35-40 C). Junio-septembro estas la pluvsezono.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]