Bildkarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kolorita bildkarto el la jaro 1898.

Bildkarto estas karto kun bildo kiu estas ofte uzata kiel formo de poŝta korespondado (sed ne nur), kiu havas el unu flanko bildigitan propagandan (ofte turisman) materialon kaj el la alia flanko lokon por skribita mesaĝo. Plejparte ĝi estas fabrikita el maldika malmola folio de papero de ortangula formo, sed ili aperas ankaŭ en formo de rondo, triangulo aŭ pli pretendemaj formoj.

Plimulte ili estas eluzataj kiel sendigo de formo de saluto kun akompana bilda materialo, kies tasko estas ilustri lokon aŭ alian motivon. El la malantaŭa flanko la sendinto plenigas kutime adreson de ricevonto plej ofte sur antaŭpresitaj linioj, en markitan ortangulon oni surgluas poŝtmarkon kaj en la maldekstra parto kutime estadas proksimume duono de la ebla areo de la bildkarto rezervita por skriba mesaĝo. Tiam temas pri poŝtkartoj.

Ekzistas landoj, kie oni skribas ĉion male aŭ en aliaj diversaj disponoj.

Lastatempe disvastiĝas eĉ moda tendenco de la t.n. elektronika bildkarto. Temas pri moderna koncepto en hodiaŭa tempo de jam malnovmodiĝinta papera formo. La elektronikaj bildkartoj funkcias en medio de interneto kaj plejparte ili ebligas sendadon de bildkartoj aŭ deziraĵoj kaj al retpoŝta adreso kaj enforme de bilda SMS.

Bildkarto kaj poŝtkarto estas vortoj kaj konceptoj tre similaj kaj proksimaj, sed ne tute identaj. Bildkarto povas esti gratulkarto kun bildo kiu povas esti transdonita mane okaze de celebro kaj tute ne sendita per poŝto. Poŝtkarto povas ne enhavi bildon se la flanko kie ofte aperas bildo estas nur frazo, poemo aŭ alitipa skribaĵo. Plej parto de poŝtkartoj estas bildkartoj, sed ne nepre inverse, ĉefe lastatempe.

Esperanto Poŝtkruciĝo[redakti | redakti fonton]

Esperanto Poŝtkruciĝo estas projekto de la 2010-aj jaroj iniciatita de moskvaj esperantistoj. Ĝi konsistas el sendo de po unu poŝtkarto al unu esperantisto monate. La rezulto de la ricevoj estas montrata en retejo de FejsbukovKontakte. Plej senditaj poŝtkartoj estas bildkartoj. La ĉefa celo estas turni sin al iom eksmodiĝinta kutimo por revivigi la rilatojn inter esperantistoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]