Billy Name

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Billy Name
Persona informo
Naskiĝo 22-an de februaro 1940 (1940-02-22)
en Nov-Jorko
Morto 18-an de julio 2016 (2016-07-18) (76-jaraĝa)
en Nov-Jorkio
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo lighting designer • fotisto • reĝisoro • filmaktoro
TTT
Retejo http://billyname.net
vdr

Billy Name (naske William Linich, 22a de februaro 1940, en Poughkeepsie, Nov-Jorkio) estas usona fotisto, filmo-faristo kaj lumdezajnisto. Li estis la arkivisto de The Factory de Andy Warhol, el 1964 al 1970.[1][2] Lia mallongdaŭra amafero kaj sekva mikeco kun Andy Warhol kondukis lin al grava kunlaborado en la verkaro de Warhol, inkluda liajn filmojn, pentraĵojn kaj skulptaĵojn. Linich iĝis Billy Name inter la fiularo konata kiel Varholaj Supersteluloj. Li estis respondeca por "silverizing" (arĝentigo) de la varhola novjorka studio, nome the Factory,[3] kie li loĝis ĝis 1970. Liaj fotoj de la scenejo ĉe la varhola faktorio kaj de Warhol mem estas gravaj dokumentoj de la epoko de Poparto.

En 2001, la Usona Poŝta Servo uzis unu el la portretoj fare de Billy Name de Warhol kiam ĝi eldonis memoran poŝtmarkon pri la artisto.[4] Name kunlaboris ankaŭ kun Shepard Fairey ĉe sia foto de Niko, kantisto de Velvet Underground kaj parto de la socia etoso de la varhola faktorio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Billy Name: The Silver Age, Black and White Photographs from Andy Warhol's Factory; ISBN 978-1-909526-17-4 http://www.reelartpress.com/ (R|A|P) 2014
  • All Tomorrow's Parties: Billy Name's Photographs of Andy Warhol's Factory, de Billy Name, Dave Hickey, kaj Collier Schorr; ISBN 1-881616-84-3 Distributed Art Publishers (DAP) (Aŭgusto 1997)
  • Billy Name: Stills from the Warhol Films de Debra Miller; ISBN 3-7913-1367-3 Prestel Pub (Marto 1994)
  • Scherman, Tony & Dalton, David, POP: The Genius of Andy Warhol, HarperCollins, New York, N.Y. 2009
  • Steven Watson, Factory Made: Warhol and the Sixties (2003) Pantheon, New York

Kolektiva ekspozicio[redakti | redakti fonton]

  • 2010: Les Rencontres d'Arles, Francio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kennedy, Randy, "In Search of an Archive of Warhol’s Era", New York Times, 8a de Januaro 2010. Kontrolita 2010-01-10.
  2. Celebrity Portraits from the Warhol Factory Years Arkivigite je 2009-02-01 per la retarkivo Wayback Machine, ekspozocio kaj katalogo el galerio Irvine Contemporary, Vaŝingtono.
  3. Steven Watson, Factory Made: Warhol and the Sixties (2003) Pantheon, New York, p. 123
  4. [1] Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine Portreto Billy Name de Warhol kiel usona poŝtmarko

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]