Biomeĥaniko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Biomekaniko)
Paĝo de unu el la unuaj verkoj de Biomeĥaniko (De Motu Animalium de Giovanni Alfonso Borelli) en la 17a jarcento.

Biomeĥanikobiomekaniko estas la studo de la strukturoj kaj funkcioj de biologiaj sistemoj kiaj homoj, animaloj, plantoj, organoj, fungoj, kaj ĉeloj[1] laŭ metodoj de meĥaniko.[2]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto "biomeĥaniko" (1899) kaj la rilata "biomeĥanika" (1856) el la Antikva greka βίος bios "vivo" kaj μηχανική, mēĥanikē "meĥaniko", por referenci al la studo de la meĥanikaj principoj de vivantaj organismoj, partikulare de ties movoj kaj strukturoj.[3]

Metodo[redakti | redakti fonton]

Biomeĥaniko estas tre rilata al inĝenierado, ĉar ĝi ofte uzas tradiciajn inĝenierajn sciencojn por analizi biologiajn sistemojn. Kelkaj simplaj aplikoj de klasika meĥaniko kaj/aǔ materiala inĝenierarto povas generi korektajn aproksimiĝojn al la meĥaniko de multaj sistemoj biologiaj. Aplikita meĥaniko (precipe fakoj de meĥanika inĝenierado, kiel kontinuaĵa meĥaniko, struktura analitiko, kinematiko, kaj dinamiko) estas gravaj en multaj biomeĥanikaj studoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. R. McNeill Alexander (2005) Mechanics of animal movement[rompita ligilo], Current Biology, Volumo 15, Issue 16, 23a de Aŭgusto 2005, Paĝoj R616-R619.
  2. (1974) “The meaning of the term biomechanics”, Journal of Biomechanics 7 (12), p. 189–190. doi:10.1016/0021-9290(74)90060-8. 
  3. Oxford English Dictionary, Tria Eldono, Novembro 2010, s.vv.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]