Birklehof

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Birklehof
Lernejo Birklehof, ĉefa domo (2010)
lernejo
Historio kaj stato
Fondo 1932
Lerneja speco privata internulejo kaj gimnazio
Administrado
Adreso

Birklehof 1

Nombro de lernantoj ĉ. 230
Nombro de instruistoj 35
Estraro Henrik Fass
Situo
Loko 79856 Hinterzarten
Lando Baden-Virtembergo
Ŝtato Germanio
Koordinatoj 47° 54′ 47″ N, 8° 5′ 40″ O (mapo)47.9129722222228.0944583333333Koordinatoj: 47° 54′ 47″ N, 8° 5′ 40″ O (mapo)
Birklehof (Badenio-Virtembergo)
Birklehof (Badenio-Virtembergo)
DEC
Birklehof
Birklehof
Situo de Birklehof
Birklehof (Germanio)
Birklehof (Germanio)
DEC
Birklehof
Birklehof
Situo de Birklehof

Map

Retejo www.birklehof.de
vdr
panoramo

Birklehof aŭ plennome Schule Birklehof [ŜU:Le BIRKleho:f] ekde 1932 estas privata internuleja lernejo kaj gimnazio de progresema eduko en la komunumoj Hinterzarten kaj Breitnau en la federacia lando Baden-Virtembergo en la sudokcidenta parto de Germanio. Ĝi situas en flanka valo de la mezalta montaro Nigra Arbaro kaj origine ekestis kiel debranĉiĝo de la renoma lernejo Schule Schloss Salem.

La lernejo apartenas al la internacia ligo Round Square Conference de internulejoj kun komunaj celoj. Krome ĝi membras en la Asocio de Internulejoj kaj ankaŭ en la lerneja ligo Schulverbund Blick über den Zaun (germane, "rigardo super la fendon").

La lernejo laŭpoŝte apartenas al la komunumo Hinterzarten, kvankam la plejparto de la konstruaĵoj situas sur la areo de la najbara komunumo Breitnau. La konstruaĵo Studio 1 situas rekte sur la interkomunuma limo kaj foje uzatas por komunaj kunvenoj de ambaŭ komunumaj konsilioj.