Bischofszell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bischofszell
Blazono de Bischofszell
Kastelo Bischofszell
komunumo en Svislando
Kantono Turgovio
Distrikto Weinfelden
Koordinatoj  47° 30′ 0″ N 9° 14′ 0″ O / 47.50000 °N, 9.23333 °O / 47.50000; 9.23333 (mapo)Koordinatoj: 47° 30′ 0″ N 9° 14′ 0″ O / 47.50000 °N, 9.23333 °O / 47.50000; 9.23333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 5466
Areo 11,7 km²
Alteco 506 m super marnivelo
Poŝtkodo 9466
Komunumkodo 4471
Mapo de Bischofszell
vdr

Bischofszell estas historia urbo de la distrikto Weinfelden (ĝis la 31-a de decembro 2010 ĝi estis ĉefurbo de la tiama distrikto Bischofszell) en Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 5466 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bischofszell situas en la sudo de Kantono Turgovio ĉe la kunfluejo de la riveroj Turo kaj Sitter.

Al Bischofszell apartenas la municipoj Bischofszell-Nord kaj Sittertal kaj ek de 1996 ankaŭ Stocken/Breite, Halden kaj Schweizersholz.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Bischofszell disponas pri du stacidomoj Bischofszell Nord kaj Bischofszell Stadt ĉe la fervojlinio de Weinfelden al Sankt-Galo, kiun servas regionaj trajnoj de la entrepreno THURBO.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Bischofszell datiĝas el la jaro 1155 kiel Bischoffescella.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Partnerurboj[redakti | redakti fonton]

Partnerurbo de Bischofszell estas Bex (Kantono Vaŭdo, Svislando), Draguignan (Francio), Battaglia Terme (Italio), Waidhofen an der Ybbs (Aŭstrio) kaj Tuttlingen (Baden-Virtembergo, Germanio).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]