Bismarck-turo (Erfurto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bismarck-turo
Bismarck-turo
Lando Germanio vd
Situo Erfurto
Situo
Geografia situo 50° 57′ 2″ N, 11° 2′ 25″ O (mapo)50.950511.0402Koordinatoj: 50° 57′ 2″ N, 11° 2′ 25″ O (mapo)
Bismarck-turo (Turingio)
Bismarck-turo (Turingio)
DEC
Bismarck-turo
Bismarck-turo
Lokigo de Turingio en Germanio
Situo de Bismarck-turo
Map
Bismarck-turo
vdr

La Bismarck-turo estas belvedero en la Steiger-arbaro je la suda rando de Erfurto.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La 22 metrojn alta turo ebligas panoramon ravan super la urbon kaj estis konstruita laŭ la plano "Götterdämmerung" de Wilhelm Kreis. Identaj turoj omaĝe al Otto von Bismarck sekve troviĝis en multaj lokoj.

Apud la turo troviĝas restoracio hodiaŭ.

Historio[redakti | redakti fonton]

La 23-an de marto 1900 ariĝis amikoj de Bismarck-kolonoj (Bismarcksäulen-Verein) kolektanta monon por la starigo de turo bismarka ankaŭ en Erfurto. Pro granda donacemo la turo estis inaŭgurita jam la 1-an de septembro 1901. Planoj de la kolonordo estis de la dresdena arĥitekto Wilhelm Kreis.

Diference al aliaj urboj estas ankaŭ personaj ligoj de la politikisto al Erfurto. Li estis membro de la Erfurta Unuigparlamento kiu kunsidis en 1850 en la aŭgustenana monaĥejo. Krome li mem konfesis ripozumadi volonte dum migradoj tra la Steiger-arbaro.

Dum GDR-tempo la turo ne estis malkonstruita - kio okazis en aliaj lokoj. Ĝi nur estis alinomita Pacturo. Tamen ĝi kadukiĝis kaj jam ne suprengrimpeblas dum la lastaj jaroj de GDR. En 1999 fondiĝis societo Bismarckturm-Verein 1900 kiu sukcesis restaŭradi la turon kaj ĝian ĉirkaŭaĵon kaj denove igis la turon suprenirebla.

Monumento sur la Riechheimer Berg[redakti | redakti fonton]

Ĉe la ŝtatata ekskursgastejo de sur Riechheimer Berg troviĝas alia liberaera monumento omaĝe al Bismarck, starigita en 1907 kaj reinaŭgurita en 1995.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Steffen Raßloff: Bismarck und Erfurt. Vom konservativen Unionsparlamentarier zur nationalen Symbolfigur, en: Greiling, Werner/Hans, Hans-Werner: Bismarck in Thüringen. Politik und Erinnerungskultur in kleinstaatlicher Perspektive. Weimar/Jena 2003, p. 115-133.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]