Bitola-a enskribo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La bitola-a enskribo

La bitola-a surskribo en la malnovslava lingvo datumiĝas el la epoko de Ivan Vladislav, kiu reĝis dum 1015-1018 kiel la lasta caro de la Unua Bulgara Regno. Kelkaj makedonaj historiistoj titolas lin lasta suvereno de ebla makedona ŝtato mezepoka, kvankam tiukaze la menciita surskribo ne povus esti konsiderata aŭtentika respektive devus esti tute subpremata!

Troviĝis la enskribaĵo en decembro de la 1956-a jaro, kiam oni malkonstruis moskeon en Bitola. Ĝi estis konstruita antaŭe el ŝtonoj de la loka citadelo. En la teksto la reganto anoncas finkonstruon de la fortreso kaj prezentas sin kiel bulgaro - sed ne makedono! Tio ege oponas la oficialan ŝtatan doktrinon makedonisman en la hodiaŭa Nord-Makedonio.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]