Blanca (Murcio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blanca
hispane: Blanca
urbo
Rivero Segura en Blanca
Blazono
municipo en Hispanio
Ŝtato Hispanio Hispanio
Regiono Murcia Regiono
Supermara alteco [1]
Koordinatoj 38° 10′ 50″ Nordo 1° 22′ 36″ Okcidento / 38.180456 °N, 1.376731 °U / 38.180456; -1.376731 (mapo)
Areo 87,10 km² (8 710 ha)
Loĝantaro 6 539 (2019)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 30540[2]
ISO 3166-2:ES ES-MU
Blanca (Murcio) (Hispanio)
Blanca (Murcio) (Hispanio)
DEC
Situo de Blanca enkadre de Hispanio
Blanca (Murcio) (Murcia)
Blanca (Murcio) (Murcia)
DEC
Situo de Blanca enkadre de Murcia Regiono
Vikimedia Komunejo: Blanca
Retpaĝo: http://blanca.es/
Map
vdr

Blanca [BLANka] (signife Blanka) estas hispana municipo apartenanta al Murcia Regiono. Ĝi havas etendon de 87,10 km2 kaj estas ĉea de Fortuna, Abarán, Ricote, Ulea kaj Molina de Segura. Ĝia loĝantaro konsistis el 6309 personoj en la jaro 2019.[3][4][5]

La municipa teritorio estas trapasata de la rivero Segura.

Municipa teritorio de Blanca en la Murcia Regiono.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estis setlado de iberoj en la areo kaj poste de romianoj. En la islama epoko de Al Andalus, Blanca estis kampardomaro kun hisn aŭ fortikaĵo en la riĉa valo de Ricote, kie la araboj disvolvigis kompleksan reton de irigacio kiu prosperigis la areon.

Post la konkero fare de kristanoj, la setlejo (tiam nomita Negra, Nigra) ekapartenis al la Ordeno de Santiago, precize en 1285. La nomŝanĝo de Negra al Blanca probable okazis inter 1353 kaj 1362 pro influo de doña Blanca de Borbón, reĝino de Kastilio, sed abandonita de la reĝo Pedro la 1-a kaj defendita de don Fadrique, superulo de la Ordeno de Santiago.

Komence de la 17a jarcento okazis la forpelo de la moriskoj, majoritatan en la valo de Ricote, spite ke ili jam estis kristanoj ekde antaŭ unu jarcento. Tio okazis por la moriskoj murciaj definitive en 1613, post malsukcesa klopodo de la nobelaro murcia eviti tion per influoj en la malproksima kortumo. Miguel de Cervantes iel aludis pri la moriskoj de la valo pere de la inkludo de la figuro de la morisko Ricote en sia ĉefverko Kiĥoto.

Rigardo al Blanca.

Post liberigo el la kontrolo de la Ordeno de Santiago en 1851, la plej grava okazaĵo en Blanca okazos kiam, en 1873, oni formis revolucian junton kiu aliĝis al la Kantona Revolucio kaj al la Murcia Kantono.[6]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]
  2. [2]
  3. [3]CARM.es - Blanca
  4. [4]Mapa de municipios de la Región de Murcia |Download Scientific Diagram ResearchGate | Find and share research
  5. [5]Murcia: Population by municipality and sex. (2883) Spanish Statistical Office
  6. Pérez Crespo, Antonio (1994). «Incidencia en la Región murciana del fenómeno cantonalista». Arkivigite je 2020-03-03 per la retarkivo Wayback Machine Anales de Historia Contemporánea (Ediciones de la Universidad de Murcia) 10: 299. ISSN 0212-6559.