Blankventra fazano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankventra fazano

masklo kaj ino
masklo kaj ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Chrysolophus
Specio: C. amherstiae
Chrysolophus amherstiae
Leadbeater, 1829
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankventra fazano (blankaventra fazano, amhersta fazanofazano de Lady Amherst; latine: Chrysolophus amherstiae) estas kokoforma birdo de la familio fazanedoj. La specio estas indiĝena el sudokcidenta Ĉinio kaj Birmo, tamen ĝi estis sukcese enmetita aliloke, ekzemple en Anglion, ĉefe ĉe Bedfordshire.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ilustraĵo fare de Charles R. Knight

Maskla plenkreskulo estas 100–120 cm longa, kaj ĝia vosto estas 80 cm de la totala longo. Ĝi estas nekonfuzebla pro sia blankaverda kapo, longa griza vosto kaj flava pugo, kaj ruĝa, blua, blanka, flava kaj verda partoj de la plumaro. La blankanigra "nukokovrilo" povas malfermiĝi por memmontra ceremonio.

Tiu specio estas tre proksime rilata al la ora fazano kaj la enmetitaj populacioj en Anglio interreproduktiĝis. Ambaŭ specioj havas similajn morfologion, strukturon kaj aspekton kun kresto, nukokovraĵo kaj longa vosto, sed ege diferencas laŭ koloroj, ĉefe oraj kaj multkoloraj supre kaj ruĝa sube ĉe la Ora fazano kaj verda supre kaj blanka sube ĉe la Blankventra fazano, ĉe kiu la komuna nomo devenas precize de la blankaj subaj partoj.

Krome pli precize la kapo montras rimarkindan bildon nome helblua nuda haŭtaĵo ĉirkaŭokule, flavecaj irisoj, malhelverdaj krono, gorĝo, brusto (tre klare separate de la kontrasta blanka ventro), kolflankoj kaj supra dorso, kiu nuanciĝas al malhelbluaj flugilplumoj. El la krono pendas al la nuko malgranda ruĝeca kresto kompare kun la tre etenda nukokovraĵo de arĝentoblankaj plumoj kun nigraj bordoj. La pugo estas kontraste flava kun kelkaj ruĝaj longetaj plumoj baze de la longa vosto kiu konsistas el blankecaj plumoj kun nigra strieco.

La ino estas multe malpli rimarkinda, kun pli senkolora makulecbruna plumaro, simila al tiu de la ino de komuna fazano sed kun pli fajna strieco. Ŝi estas tre simila al ino de ora fazano, sed havas pli malhelan kapon kaj pli senmarkajn subajn partojn ol tiuj de la ino de tiu specio.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Spite la maskla mirinda aspekto, tiuj fortaj birdoj estas tre malfacile videblaj en sia natura habitato, kiu estas densaj, malhelaj arbaroj de junaj koniferoj kun disa subkreskaĵaro. Sekve oni konas malmulte pri ties kutimaro en naturo.

Ili manĝas surgrunde grenon, foliojn kaj senvertebrulojn, sed ripozas en arboj nokte. Kvankam ili povas flugi, ili preferas kuri: sed kiam ili ekflugas ili povas subite rapidiri per distinga brua flugilfrapado.

Kvankam ili povas flugi per mallongaj ekpuŝoj ili estas tre mallertaj dumfluge kaj pasas plej-parton de la tempo surgrunde.

La masklo havas aspran alvokon en la reprodukta sezono.

Aliaj[redakti | redakti fonton]

La scienca nomo rememorigas pri Sarah grafino de Amherst, edzino de William Amherst, Ĝenerala Guberniestro de Bengalo, kiu estis responsa pri sendo de la unua specimeno de tiu birdo al Londono en 1828.

Disvastigata tra sia granda teritorio, la blankaventra fazano estas konsiderata kiel malplej zorgiga fare de la Ruĝa Listo de IUCN de minacataj specioj.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]