Blazono de Kirgizio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de Kirgizio
La blazono de Kirgizio
La blazono de Kirgizio
Uzata ekde: la 2-a de junio 1992
vdr

La blazono aŭ laŭ iuj tradukantoj ŝtata emblemo de Kirgizio ekestis la 2-an de junio 1992, sekve de la malfondo de Sovetunio kaj de ties Kirgiza Soveta Socialisma Respubliko en 1991. La emblemo havas cirklan formon kies fono plejparte portas la koloron bluo. La helbluo simboligu la ĉielon kaj la tjurkan etnaron, al kiuj apartenas la kirgizoj, kaj laŭ la regiona simbologio ankaŭ estas la koloro de kuraĝo kaj donacemo (vidu ankaŭ en la flago de Kazaĥio kaj la blazono de Kazaĥio). Maldekstre kaj dekstre de la blazono montriĝas tritiko kaj kotono. En la supra parto, la nomo de la lando aperas en la kirgiza lingvo - "Кыргыз Республикасы" ( kirgiz Respublikasi).

Meze montriĝas la montaro Tjanŝano, kaj en la ebenaĵo antaŭ ĝi vastaj kampoj. Malantaŭ la monta panoramo, oni vidas leviĝantan sunon. Falko batante la flugilojn staras sub tiu panoramo, kio donas la impreson kvazaŭ la panoramo kuŝus sur la ŝultroj de la falko.

Antaŭ la ŝtata sendependiĝo de Sovetunio, Kirgizio havis blazonon similan al ĉiuj aliaj respublikoj de Sovetunio. Kiel aliaj post-sovetuniaj respublikoj kies simboloj estis de post la Oktobra Revolucio, la nuna blazono retenas iuj komponaĵojn de la sovetunia blazono, en tiu kazo, tritiko, kotono, la altiĝanta suno kaj la panoramo de la montaro Tjanŝano.