Blazono de Kubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de Kubo.

La Blazono de Kubo, konata kiel La Palma Real, estis kreita en 1849 fare de Miguel Teurbe Tolón — kiu kreis ankaŭ la Flagon de Kubo — je peto de la generalo venezuela Narciso López, por sigeli la dokumentojn kiujn kiel provizora registarestro de Kubo elsendis inter 1850 kaj 1851.

La nuntempa versio ne estas precize same kiel la originala, ĉar oni nuligis kelkajn elementojn kiuj povus esti asociitaj kun ideoj nesendependismaj. La specifoj de la blazono estis establita pere de dekreto fare de la unua prezidento de Kubo, Tomás Estrada Palma, en la 21-a de aprilo 1906 kaj tiel restis senmodife ekde tiam.

Tiu blazono havas formon de ŝildo kaj estas dividita je du trionoj de ties alto horizontale. En ties supra parto, nome la ĉefa, videblas maro inter du terpecoj (nome Florido kaj Jukatano), inter kiuj estas blua markolo kie videblas orkolora ŝlosilo (Kubo), kaj fone aperanta suno. Tiuj elementoj estas simboloj de la geografia kaj politika gravo de Kubo. La ŝlosilo reprezentas la enirejon de la Golfo de Meksiko.

Malsupre maldekstre estas tri bluaj strioj kiuj estas simbolo de la tri tiamaj Departementoj du Kubo, nome Okcidento, Centro kaj Oriento; du intermezaj blankaj strioj simbolas la purecon de la kubanoj. Malsupre dekstre staras palmo, kiel simbolo de fekundeco kaj utileco. Supre estas friga ĉapo kiu estas adoptita ankaŭ en aliaj politikaj blazonoj ekde la epoko de la Franca Revolucio. Blanka kvinpinta stelo estas reprezento de la sendependa ŝtato kaj de libereco. Malantaŭe faskoj estas simbolo de la unuemo de kubanoj.

Ekster la ŝildo maldekstre estas branĉo de kverko, kiu reprezentas pacon, kaj alia dekstre el laŭro, kiu reprezentas venkon.

La blazono estis ratifita de la Konstitucio de 1940 kaj poste ratifita de la sinsekvaj konstitucioj adoptitaj post la sukceso de la kuba revolucio en 1959.