Bolakva reaktoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nuklea centralo kun bolakva reaktoro
1. Reaktorejo
2. Fuelo
3. Reguliga stango (kontrol-stango)
4. Cirkuliga pumpilo
5. Movigo de la reguliga stango
6. Freŝa vaporo
7. Postpleniga akvo
8. Grandprema vaporturbino
9. Malgrandprema vaporturbino
10. Generatoro
11. Ekscita maŝino
12. Kondensatoro
13. Malvarmiga akvo
14. Postakva antaŭvarmigilo
15. Postakva pumpilo
16. Pumpilo de la malvarmiga akvo
17. Perbetona radiodefendado
18. Al elektra teledukto (alt-tensia reto)

La bolakva reaktoro (angle: Boiling water reactor, BWR) estas malpezakva nuklea reaktoro. Ĝi similas al la premakva reaktoro, sed la diferenco estas, ke oni gajnas la vaporon ne per varmointerŝanĝiloj, sed mem en la reaktora kerno.

En la reaktora kerno troviĝas plurcent stangoj da nukleaj fueloj. La fuelstango entenas la riĉigitan uranion en formo de urani-dioksido. La malvarmiga akvo fluas de sube al supren kaj samtempe servas kiel neŭtrona moderatoro.

Oni regas la povumon de la reaktoro per du metodoj:

  • Per parta enŝovo, oni eltiras la regajn stangojn pro atingi la 70 %-an de la nominala povumo. La regaj stangoj bone sorbas la neŭtronojn, tiel povas facile halti la ĉenreakcion.
  • Se la reaktoro atingas 70-100%-an de la nominala povumo, oni regas ĝin per flurapido de la akvo. Se la akvo pli rapide trapasas la reaktoran kernon, estiĝas malpli da vaporbobelo en la kerno, tiel pli da neŭtronoj malrapidiĝas, kio kreskigas nombron de la fenditaj atomkernoj. Se en la akvo estas pli da bobeloj, malrapidiĝas malpli da neŭtronoj, tiel la nombro de la fenditaj atomoj malkreskas.

Oni forkondukas la estiĝintan vaporon el la reaktorejo rekte al la turbinoj. Ĉar ĉiam ekzistas radioaktivaj atomkernoj en la malvarmiga akvo de la reaktoro, oni devas ĉiam izoli de la ekstero la turbinojn. Tio kreskigas la riparajn kostojn - kompare al la premakva reaktoro -, sed tion balancigas la pli granda povumo kaj la pli simpla konstruo.

Avantaĝoj (kompare al al premakva reaktoro):

  • simpla konstruo, ne ekzistas varmointerŝanĝilo,
  • pli granda povuma grado,
  • pli bona regebleco (laŭ tagaj, semajnaj bezonoj),
  • pli malgranda dumfunkcia premo: 75 baroj (kompare al la 158 baroj de la premakva reaktoro),
  • pli malgranda temperaturo de la nuklea fuelo.

Malavantaĝoj (kompare al al premakva reaktoro):

  • pli granda reaktorejo, pro tio pli grandaj konstruaj kaj riparaj kostoj,
  • la radioaktiva poluiteco de la turbinoj signifas pli grandan danĝeron je la medio,
  • oni devas enŝovi la regajn stangojn desube en la reaktorejon.