Boletín Oficial del Estado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Boletín Oficial del Estado
Boletín Oficial del Estado
emblemo
oficiala gazeto
Komenco 1-a de januaro 1661 vd
Antaŭe Gaceta de Madrid vd
Lando(j) Hispanio vd
Sidejo Madrido
Retejo Oficiala retejo
vdr
Sidejo de la BOE, en Madrido.

La Boletín Oficial del Estado (tutlande konata kiel BOE) (Oficiala Ŝtata Gazeto) estas la oficiala gazeto de Hispanio kaj estas publikigita ĉiutage escepte dimanĉe.

La enhavo de BOE estas rajtigita kaj publikigita kun reĝa konsento kaj kun aprobo de la Ministro de Prezidenteco.

La Boletín[1] publikigas dekretojn kaj ĉiarangajn leĝojn de la Cortes Generales, nome Parlamento de Hispanio (komponata de la Senato kaj la Kongreso de la Deputitoj) same kiel tiujn aprobitajn de la hispanaj aŭtonomaj komunumoj (regionoj).

El 1661 ĝis 1936 ĝi estis nomita Gaceta de Madrid.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nomita tiel nur kiel Boletín, tio koincidas kun la titolo de la gazeto de la Hispana Esperanto Federacio, kiu iam trairis polemikon ĉu konservi la tradician hispanlingvan titolon eksterordinare en Esperantujo.