Bolgara lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bolgara lingvo (malnovbolgara, prabolgara ktp.) estas komuna nomo por kelkaj lingvoj uzataj fare de bolgaroj, la popolo kiu loĝis en Balkana duoninsulo, Volgio kaj Norda Kaŭkazio. Ĉiuj bolgaraj lingvoj estis Tjurkaj kaj apartenis al Ogura branĉo de la lingvaro. La sola viva lingvo kiu apartenas al tiu sama branĉo estas la Ĉuvaŝa. Ankaŭ kelkaj fakuloj kredas, ke formortinta Ĥazara lingvo apartenu al la sama branĉo, sed tio estas dubebla.

Jenaj lingvoj kaj dialektoj formas bolgaran grupon:

Fru-Bolgara lingvo - ekzistis en 5-a jarcento apud Azova maro, sed neniuj tekstoj estas trovitaj.

Danubo-Bolgara lingvo - ekzistis de 7 ĝis 10-a jarcento en Balkano. Ĝi estis lingvo de reganta elito en Granda Bolgario kaj malaperis pro asimiligo fare de Balkanaj Slavoj. El ĝi travivis kelkaj prenitaj vortoj en diferaj Balkanaj kaj Hungara lingvo. Ankaŭ ekzemploj de tiu lingvo estas trovitaj en:

  • Preslava enskribo de 9-a jarcento, farita per grekaj leteroj kun speciala ortografio
  • Nomaro de Bolgaraj Dukoj, slava citaĵo de perdita kronologia verko skribita per cirilaj literoj
  • Enskribo sur unu el teleroj de trezoro de Nagyszentmiklós, skribita per sama ortografio kiel Preslava enskribo

Probable por Danubo-Bolgara lingvo ankaŭ uzatis bolgara runoskribo, sed tiuj skribaĵoj ankoraŭ ne estas deŝifritaj. Lingvo de avaroj probable estis tre proksima al la Danubo-Bolgara.

Volgo-Bolgara lingvo ekzistis ekde 8-a jarcento en Volgio. Kelkaj enskriboj en ĝi estas trovitaj en iama Volga Bolgario. Ili estas skribitaj en 13-a aŭ 14-a jarcento per araba skribsistemo.

La "bolgara lingvo" menciita fare de Maĥmud Kaŝgari en 11-a jarcento probable ne rilatas al la Volgo-Bulgara kaj havas nur iom da prenvortoj de ĝi.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Benzing J. Das Hunnische, Donaubolgarische und Wolgabolgarische (Sprachreste) // PhTF. T 1, 1959
  • Хакимзянов Ф. С. Язык эпитафий волжских булгар. М., 1978
  • Мудрак О. А. Заметки о языке и культуре дунайских булгар // Orientalia et Classica VI, Аспекты компаративистики 1. М., 2005. pdf
  • Inscriptions and Alphabet of the Proto-Bulgarians, by Peter Dobrev