Bolonjezo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rigatono kun bolonjeza saŭco.

La bolonjezo (itale bolognesa, 'ragù bolognese' [raˈɡu boloɲˈɲeːze]) estas saŭco tre ofte uzata por akompani la pastaĵojn (unu el la plej konataj estas tagliatelle alla bolognese) aŭ la tipa polento. Kiam ĝi akompanas pladon ĝi ricevas la nomon "alla bolognese" (bolonjezostila). Temas pri densa saŭco, ruĝa, vaste uzata en la distriktoj proksimaj al Bolonjo. En la itala lingvo ĝi ankaŭ portas la nomon ragù kiel deformaĵo de la franca vorto "ragoût".

Ĝiaj ĉefaj ingrediencoj estas haketita viando el porko, bovo aŭ bovido, karoto, celerio, cepo kaj tomatoj (kelkfoje ĉio ĉi kiel formo de tomatsaŭco). Laŭ la malsamaj receptoj eblas trovi ankaŭ kapsikojn, ajlon, vinon, herbojn kaj spicojn. Ekzistas ankaŭ vegana versio de ĉi plado kiu uzas teksturigitan sojon aŭ lentojn anstataŭ viando.