„ La aŭtorino delikatsenta, jam bone konata al ni esperantistoj i. a. per Zamenhofa
traduko de l’ romano Marta, rakontas en tiu noveio pri seninfana riĉulino, kiu intencante plenigi sian enuan vivadon per bonfarado, adoptas mizeran knabinon, edukas, lernigas, amuzas ŝin, sed iom post iom uzante ŝin kiel ludilon, luksan amuzaĵon, fierigas la fraŭlinon, mem fremdiĝas pli kaj pli de ŝi, eĉ malŝatas kaj fine forpuŝas la dorlotitan, kiun komence ŝi volis levi al pli bona socia stato. Modele traduko de Kabe. ”
— D ro Blaas. Aŭstria Esperantisto n043 (maj 1928)
„ Iom malgaja rakonto pri infanvivo, tiel bone verkita, tiel lerte tradukita ke la legaĵo estas interesplena. Belga esperantisto n121-122 (mar-apr 1925) ”