Bonifacio Sotos Ochando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bonifacio Sotos Ochando
Persona informo
Naskiĝo 5-an de junio 1785 (1785-06-05)
en Casas-Ibáñez
Morto 9-an de novembro 1869 (1869-11-09) (84-jaraĝa)
en Munera
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo lingvisto • gramatikisto
vdr

Bonifacio Sotos Ochando estis hispana gramatikisto, lingvisto kaj doktoro de teologio, kiu kreis artefaritan lingvon nomata Universal. Li naskiĝis en Casas Ibáñez, provinco Albaceto, Hispanujo la 5-an de junio 1785, kaj mortis en Munera, samprovince, la 9-an de novembro 1869.

Li interesiĝis krei universalan lingvon kaj alfabeton, kaj eldonis unuan malneton en 1851: Proyecto y ensayo de una lengua universal, y filosófica (Dezajno kaj testado de filozofia kaj universala lingvo), Madrido. Post presentado al la Lingvistika societo de Paris – kiu trovis ĝin la plej bonan proponon por universala lingvo prezentita al ĝi ĝis tiam, ĉar ĝi estis fondita de logiko – Sotos Ochando fondis la societon Societo por la lingvo universala.

En 1862 aperis la librojn Diccionario de lengua universal (Vortaro de universala lingvo) kaj Curso de lengua universal (Kurso de universala lingvo) – la lasta tamen estis verkita de la hispana kuracisto, verkisto kaj politikisto Pedro Mata, kiu membris la Societon por la lingvo universala. Ankaŭ aliaj libroj estis publikigitaj, kaj la societo ankaŭ havis la Boletín de la Sociedad de Lengua Universal (Bulteno de la societo de la lingvo universala, 1862–1864), farita de la hispana humanisto kaj politikisto Lope Gisbert.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]