Bonifaz Negele

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bonifaz Negele
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aŭgusto 1607 (1607-08-21)
en Wels
Morto 2-an de junio 1678 (1678-06-02) (70-jaraĝa)
vdr
Ĝardenejo nomita "Moskeo", starigita laŭ komisio de Negele

Bonifaz NEGELE (naskiĝinta la 21-an de aŭgusto 1607 en Wels, mortinta la 2-an de junio 1678 en Steinerkirchen an der Traun/Distrikto Wels-Land) estis aŭstra benediktano kaj abato de la Abatejo Kremsmünster.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Benediktaniĝo estis en la 13.4.1625, ordinado sacerdota en Romo en la 1.6.1633. Li estis la 55-a abato de la Kremsmünster-abatejo. Dum lia regado la monakeja kirko ricevis la nunan grandan sonorilon, la korton kun francstilaj areoj, la t.n. "moskeon" (pavilono osmanstilaa, samtempe belvidejo) kaj la forcejojn.

Grandaj esperoj metitaj en lia elekto evidentiĝis vanegaj. Imitante antaŭulojn kelkajn li antaŭ ĉio intencis pliriĉigi siaj familion. Pro tio li ekz. aĉetis la bienon de Regau donaconte ĝin al la patro Augustin Negele. La mastrumado abateja estis ĝenerale tro diboĉa. Post plendoj kapitularaj de 1643 Negele devis akcepti la kontrolon de la landa estro Johann Johann Ludwig von Kuefstein kaj de la provosto Leopold Zehetner de la konvento St. Florian. El tia malbona situacio Negele provis fuĝi kun ŝtelitaĵoj. Sed li arestitis ĝustatempe. Post proceso en oktobro 1644 li perdis la abatejajn dignecojn. Post malliberiĝo ene de la konvento li rajtis pasigi la naŭ lastajn vivojarojn kiel animzorganto en Steinerkirchen.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hieronymus Besange: Synopsis vitae Religiosorum ord. S. P. Benedicti Cremifani Super Austriae Professorum, 1777, p.28
  • P. Wolfgang Dannerbauer OSB: Kurzgefaste Chronik des Eilfhundertjährigen Benediktinerstiftes Kremsmünster, 1877, p.11, p.40

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]