Brakiopodoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brakiopodoj
Troveblo de fosilioj: Malsupra Kambrio
Fosilio de Spiriferina rostrata kun videbla brakidio (lofofora subtenilo).
Fosilio de Spiriferina rostrata kun videbla brakidio (lofofora subtenilo).
Biologia klasado
Domanio: Eukaryota
Regno: Animalia
Subregno: Bilateria
Superfilumo: Spiralia
Filumo: Brachiopoda
Duméril, 1806
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Brakiopodoj (science: Brachiopoda; el la latina brachium, brako + -poda, piedo)[1] estas malgranda filumo de bentonaj maraj senvertebruloj, dividita en 9 klasoj (ses el ili formortintaj), kiuj inkluzivas proksimume 392 speciojn.[2]

La filumo apartenantaj al la grupo de la Lofotrokozouloj, kiuj havas fortajn konkojn sur la supraj kaj malsupraj surfacoj, malkiel la maldekstra kaj dekstra aranĝoj en duvalvaj moluskoj. Brakiopodaj valvoj estas ĉarniraj malantaŭe, sum la antaŭa parto povas esti malfermita por manĝado aŭ fermita por protektado. Oni agnoskas du ĉefajn grupojn, nome artiklaj kaj neartiklaj.

La vorto "artikla" estas uzata por priskribi la dento-fendaj trajtoj de la valvo-ĉarniro kiuj estas en la artikla grupo, kaj forestas en la neartikla grupo. Tiu estas la ĉefa diagnoza trajto (fosiliebla), laŭ kiu la du ĉefaj grupoj povas esti taŭge distingeblaj. Artiklaj brakiopodoj havas dentecajn ĉarnirojn kaj simplajn fermigajn kaj malfermigajn muskolojn, dum neartiklaj brakiopodoj havas nedentecajn ĉarnirojn kaj pli kompleksan sistemon de muskoloj uzataj por teni la du duonoj liniigitajn. En tipa brakiopodo tigoforma pediklo projekcias el aperturo en unu el la valvoj ĉe la ĉarniro, konata kiel pedikla valvo, tenante la beston ankrita al la marfundo sed for el la ŝlimo kiu povus ŝtopi la aperturon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wiktionary contributors: Brachiopod (angle) (HTML). Wiktionary, The Free Dictionary (2019-03-17). Alirita 2019-06-26.
  2. Catalogue of Life (angle) (HTML). ITIS (2019). Arkivita el la originalo je 2019-06-22. Alirita 2019-06-22.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]