Branko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La branko estas besta spirorgano, kiu ebligas la spiradon en la akvo kaj alkondukas la en akvo solvitan oksigenon al la sango.

Ĝi estas tre maldika haŭtokovrita organo, kiu ebligas la sangocirkuladon en ties specifaj vejnoj aŭ en interspacoj, alportante la sangon tre proksime al la akvo. La brankoj troviĝas ofte libere, sed ili estas retireblaj al subhaŭto en specifajn kavojn. La brankoj estas tre disbranĉiĝantaj, tiel ebligante la plej grandan surfacon por la akvo. Ĝi havas la formojn de kombilo, folio, arbusto, arbo. La brankojn en la brankokavo kovras, ŝirmas la t.n. operkulo.

La brankoj troviĝas ĉe multaj bestoj vivantaj en akvo aŭ en humida vivomedio ekz. heliko (escepte de: pulmohelikoj), moluskoj kaj "vermoj", krustuloj katp.; ĝi estas la sola organo ĉe fiŝoj kaj larvoj (kej kelkaj plenkreskuloj) de amfibioj.

La per traĥeoj spirantaj insektoj havas nur escepte brankojn, ĉefe ties larvoj vivantaj en la akvo havas tiun. (libeloj, efemeroj, plekopteroj, ŝiminsektoj kaj kelkaj duflugila.

La brankaj bestoj sufokas en la aero pro la sekiĝo de la brankaj platetoj sed ankaŭ en la akvo pro manko de la oksigeno. Kelkaj fiŝoj kaj krustuloj kapablas vivi iomete ekster la akvo.

Brankuloj (Branchiata) estas subklado de artikuloj, ampleksante trilobulojn kaj krustulojn.

La lamenbrankuloj (Lamellibranchiata) estas klaso de moluskoj kun duvalva konko kaj lamenformaj brankoj. Multaj specioj estas manĝeblaj kaj produktas perlojn. (mitulo, ostro)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]