Brazila Imperio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Brazila Imperio
Plena origina nomo:
Império do Brasil
 Unuiĝinta Reĝlando de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo 18221889 Urugvajo 
Unuiĝintaj Ŝtatoj de Brazilo 

historia lando • suverena ŝtatoimperio
Geografio
Brazila Imperio dum ĝia plej larĝa teritoria etendo, 1822-1828, inkluzive la iama "Cisplatina provinco"
Brazila Imperio dum ĝia plej larĝa teritoria etendo, 1822-1828, inkluzive la iama "Cisplatina provinco"
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
4 000 000 (1823)
7 000 700 (1854)
9 930 000 (1872)
14 333 000 (1890)
Ŝtat-strukturo
Brazila realo Brazila realo (malnova)
Estiĝo:
Nuligo de la Unuiĝinta Reĝlando de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo en 1825, kaj sendependenco de Brazilo
Pereo:
Militista puĉo, kaj nuligo de la Imperio
Antaŭaj ŝtatoj:
Unuiĝinta Reĝlando de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo Unuiĝinta Reĝlando de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo
Postsekvaj ŝtatoj:
Urugvajo Urugvajo
Unuiĝintaj Ŝtatoj de Brazilo Unuiĝintaj Ŝtatoj de Brazilo
Elstaraj historiaj eventoj
Imperiestro de Brazilo
1822–1831 Petro la 1-a
1831–1889 Petro la 2-a
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La Brazila Imperio, portugale Império do Brasil, estis ŝtato ekzistinta inter 1822 kaj 1889 kiu antaŭis tiun de la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Brazilo kiu funkciis de 1889 ĝis 1968, kiu siavice antaŭis tiun de la nuna Federa Respubliko Brazilo.

La Brazila Imperio estis proklamita fine de la Milito de Sendependeco, kiu separis la Regnon Brazilon disde la Unuiĝinta Reĝlando de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo, kaj daŭris ĝis la Proklamo de la Respubliko Brazilo, nome militista puĉo post kiu la Imperio estis nuligita en 1889. Ĝi dividiĝas siavice en la periodoj Unua Imperio Brazila, Periodo de Regenteco kaj Dua Imperio Brazila. Je la alveno de tiu periodo, jam oni ne uzas la titolon de Reĝo de Brazilo sed la titolon de Imperiestro de Brazilo.

Imperiigo[redakti | redakti fonton]

Post la nuligo de la Unuiĝinta Reĝlando de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo en 1825, la titolo de Princo de Brazilo estis malligita el princoj heredontoj de la portugala trono, kiuj ricevis nur la titolon de Duko de Braganzo. Teorie, Petro la 1-a estis la lasta kiu havis ambaŭ titolojn, kaj estis Regenta Princo de Brazilo dum mallonga periodo antaŭ la Sendependeco. Li komencis la familian linion de imperiestroj de Brazilo ekde sia kronado kiel Imperiestro de Brazilo en Rio de Janeiro la 12-an de oktobro 1822. Tamen kun la titolo Imperia Princo de Brazilo, apenaŭ Pedro de Braganza kaj lia filo estis sur la imperia trono.

Post la rezigno de Petro la 1-a al trono, ekis la Periodo de Regenteco, kiu funkciis ĝis kiam Petro la 2-a atingis plenaĝecon kaj povis plenumi la rajton surtroniĝi.

Militoj[redakti | redakti fonton]

La Plataj Militoj estis diplomatiaj kaj militaj konfliktoj dum la 19-a jarcento inter la Brazila Imperio kaj siaj najbaraj landoj en la Plata Baseno. Ĉi tiuj konfliktoj ekis en 1816, pro la volo de la Princa Regento Johano la 6-a de Portugalio kunigi la Orientan Flankon (hodiaŭa Urugvajo) al la Imperio kaj puŝi la brazilan limon ĝis la dekstra bordo de la Plata-Rivero. La plej notindaj militoj dum tiu periodo estas la jenaj:

Eksteraj ligiloj (portugale)[redakti | redakti fonton]