Brazila tamburino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tamborim (brazila tamburino) kun plasta vipo

Brazila tamburino (portugale Tamborim, pluralo: tamborins) estas malgranda tamburo el la brazila sambomuziko. Ĝi estas ne intermiksenda kun la pli vastiĝinta tamburino. Depende de la muzikstilo oni generas la sonojn sur la brazila tamburino per fingroj, malpezaj lignobastonoj (foje kutimaj bastonetoj) aŭ per plastaj vipoj.

Brazila tamburino, ludata kun plastovipo inkluzive turnoteĥniko; en la dua parto la sama tamburino ludata per frapinstrumentara bastoneto

Kiel perkuta akompaninstrumento en ĉoro, sambo kaj en ĝenerale de Muziko Populara Brazila, la tamburino estas prefere uzata mallaŭte. La ludata skemo orientiĝas plejparte laŭ la ritma strukturo de partidoalto, estas tamen tre libere variata kaj kuniras kun la akcentoj kaj melodia strukturo de muzikpeco. Parte oni uzas ankaŭ plurajn tamburinojn kun malsamaj agordoj, je kiu ĉiu ludas apartan skemon.

Por sambo batukado oni ofte ludas plurajn tamburinojn per vipoj, kio kaŭzas tre klarkonturan, akran sonon. Per ludoteĥniko nomata „virado“, turnmovo de la maldekstra mano tenanta la tamburinon, estas eble, ludi tre rapide. Tiel eĉ je la alta tempo de sambo batukado estas ludeblaj trairaj 16-aj notoj. La sono de la tamburinoj „ŝvebas“ uper la muziko de batukado; ĝi akcentas kaj strukturas la pecon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]