Brienzwiler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Brienzwiler (stacidomo).
Brienzwiler
Blazono de Brienzwiler
Blazono de Brienzwiler
Blazono de Brienzwiler
Pajlotegmenta domo en la subĉiela muzeo Ballenberg en Brienzwiler
Pajlotegmenta domo en la subĉiela muzeo Ballenberg en Brienzwiler
Pajlotegmenta domo en la subĉiela muzeo Ballenberg en Brienzwiler
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Interlaken-Oberhasli
Malnova distrikto ĝis 2009 Interlaken
Koordinatoj  46° 45′ 6″ N 8° 6′ 9″ O / 46.75167 °N, 8.10250 °O / 46.75167; 8.10250 (mapo)Koordinatoj: 46° 45′ 6″ N 8° 6′ 9″ O / 46.75167 °N, 8.10250 °O / 46.75167; 8.10250 (mapo)
Nombro de loĝantoj 511
Areo 17,66 km²
Alteco 680 m super marnivelo
Poŝtkodo 3856
Komunumkodo 0574
Mapo de Brienzwiler
Mapo de Brienzwiler
Mapo de Brienzwiler
vdr


Brienzwiler estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Interlaken kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Interlaken-Oberhasli en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 511 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Brienzwiler situas ĉe la nora bordo de Aro sur la suda deklivo de la monto Wilerhorn tri kilometrojn oriente de la Lago de Brienz. En la vilaĝeto Ballenberg en Brienzwiler situas la konata svisa subĉiela muzeo Ballenberg. La komunumo konsistas el la vilaĝo Brienzwiler, la setlejoj Ballenberg (la okcidenta parto, la orienta parto de Ballenberg apartenas al la komunumo Hofstetten ĉe Brienz), Haltestelle Brienzwiler (kie situas la trajnhaltejo Brienzwiler kaj la alveturejo al la aŭtovojo), Binzeren, Hasli kaj Hirsi (kie situas la okcidenta trajnhaltejo). Krome al la komunumo apartens la eksklavo Rumpel proksimume 2 kilometrojn sude de Aro, kiu konsistas el rokoj, arbaro kaj la alpopaŝtejo Oltscheren. La plej alta punkto de la komunumo estas kun alteco de 2890 m s.m. la monto Wildgärst. La plej malalta punkto estas sur altece de 575 m s.m. la stacidomo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 17,66 km², de kiuj 33,5% estas kovritaj de arbaro, 30,8% servas por agrikulturo kaj 2,9% por setlado, la resto, preskaŭ triono de la teritorio estas altmontara dezerto.[2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Brienzwiler limas en nordo al Lungern (OW), en oriento kaj sudo al Meiringen, en sudokcidento al Brienz, kaj en okcidento al Hofstetten ĉe Brienz.

La eksklavo Rumpel limas en oriento al Meiringen, en sudo en unu punkto al Grindelwald kaj en okcidento al Brienz.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 4, kiu kondukas de la kantona ĉefvojo n-ro 6,11 al la Brünig-Pasejo. Brienzwiler disponas pri propra alveturejo al la svisa aŭtovojo A8, kiu pasas laŭlonge de la suda komunumlimo. Ankaŭ ĉe la suda komunuma limo troviĝas du haltejoj ĉe la etspura trajnlinio de Interlaken al Meiringen kaj tra Brünig-Pasejo al Lucerno. La vilaĝo mem kaj la Ballenberg-muzeo estas konektitaj al la publika transportreto per la poŝtaŭtolinio de Brienz al Hasliberg.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum mezepoko Brienzwiler estis senjora feŭdo de la Senjorujo Ringgenberg al senjoro Rudenz. La senjoroj Rudenz ĝin vendis en la jaro 1361 al bernaj civitanoj. En la jaro 1522 Brienzwiler fariĝis havaĵo de la urbo Berno kaj estis post la reformacio en la jaro 1528 atribuita al la Voktejo Interlaken, kiu post la fino de la Helveta Revolucio post kvinjara aparteno al la tiama Kantono Oberlando estis transformita al la distrikto Interlaken, kiu en la jaro 2010 estis integrita al la nova administra distrikto Interlaken-Oberhasli.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]