Buchberg SH

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Buchberg
Blazono de Buchberg
Blazono de Buchberg
Blazono de Buchberg
Rigardo al Buchberg
Rigardo al Buchberg
Rigardo al Buchberg
komunumo en Svislando
Kantono Ŝafhaŭzo
Distrikto Ne estas distriktoj en Kantono Ŝafhaŭzo.
Koordinatoj  47° 34′ 0″ N 8° 33′ 0″ O / 47.56667 °N, 8.55000 °O / 47.56667; 8.55000 (mapo)Koordinatoj: 47° 34′ 0″ N 8° 33′ 0″ O / 47.56667 °N, 8.55000 °O / 47.56667; 8.55000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 812
Areo 6,04 km²
Alteco 487 m super marnivelo
Poŝtkodo 8454
Komunumkodo 2933
Mapo de Buchberg
Mapo de Buchberg
Situa mapo de Buchberg
vdr

Buchberg estas komunumo en Kantono Ŝafhaŭzo, Svislando. Ĝi havis 812 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Buchberg formas kune kun la komunumo Rüdlingen eksklavon de Kantono Ŝafhaŭzo, kiu estas komplete ĉirkaŭigita de Baden-Virtembergo (Germanio) kaj Zuriko. Buchberg situas ĉe la norda bordo de la rivero Rejno inter Eglisau kaj Neuhausen ĉe Rejn-Akvofalo. La komunumo disponas pri eksklavo kun la arbaro Jumpfernholz en la komunumo Rüdlingen, do kvazaŭ enklavo en eksklavo. Tradicie Buchberg estas vinkultura vilaĝo.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La najbaraj komunumoj de Buchber estas en sudokcidento Eglisau, en sudo Freienstein-Teufen, en oriento en unu pinto Berg ĉe Irchel en oriento kaj nordo Rüdlingen kaj en okcidento Wil ZH kaj Rafz.

Komunuma partnereco[redakti | redakti fonton]

Buchberg havas partnerecon kun la komunumo Schnaittenbach en Bavario en Germanio.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Buchberg atingeblas per poŝtaŭto ek de Eglisau kaj de Vinterturo. Per rapidstrato la Flughaveno Zuriko rapide atingeblas, kial multaj loĝantoj laboras por la flughaveno.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Buchberg datiĝas el la jaro 1111 sub la nomo Bochberg. Leuthold de Weissenburg donacis en la jaro 1123 la vilaĝojn Rüdlingen kaj Buchberg al la Monaĥejo Rejnaŭo. La regado pri Buchberg kaj Rüdlingen transiris en la jaro 1520 al la urbo Ŝafhaŭzo kiel lasta servuto de la Monaĥejo Rejnaŭo. Ek de mezepoko Buchberg kaj Rüdlingen formis komunan komunumon ĝis disiĝo al du memstaraj politikaj komunumoj en la jaro 1839.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]