Buchholterberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Buchholterberg
Blazono de Buchholterberg
Blazono de Buchholterberg
Blazono de Buchholterberg
Heimenschwand, ĉefloko de la komunumo Buchholterberg
Heimenschwand, ĉefloko de la komunumo Buchholterberg
Heimenschwand, ĉefloko de la komunumo Buchholterberg
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Thun
Malnova distrikto ĝis 2009 Thun
Koordinatoj  46° 49′ 41″ N 7° 41′ 42″ O / 46.82806 °N, 7.69500 °O / 46.82806; 7.69500 (mapo)Koordinatoj: 46° 49′ 41″ N 7° 41′ 42″ O / 46.82806 °N, 7.69500 °O / 46.82806; 7.69500 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1520
Areo 15,32 km²
Alteco 1006 m super marnivelo
Poŝtkodo 3615
Komunumkodo 0923
Mapo de Buchholterberg
Mapo de Buchholterberg
Mapo de Buchholterberg
vdr


Buchholterberg estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Thun kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Thun en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1520 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Buchholterberg situas en la Svisaj Antaŭalpoj proksimume 12 kilometrojn nordoriente de Thun. Ĝi estas la plej norda komunumo de la Berna Oberlando ĉe la limo al Emme-Valo. La teritorio de la komunumo etendiĝas de la ravino de la rivereto Rotachen en oriento ĝis al la monto Buchholterberg en okcidento. La komunumo konsistas el la ĉefvilaĝo Heimenschwand (sur alteco de 1006 m s.m.), la vilaĝetoj Zihl (sur alteco de 1010 m s.m.) kaj Bätterich (sur alteco de 1008 m s.m.)supre de ĝi, ankaŭ nomitaj Obere Allemendgemeinde [= supra komunuza komunumo], kaj la vilaĝetoj Marbach (sur alteco de 999 m s.m.), Schaubhaus (sur alteco de 996 m s.m.), Badhaus (sur alteco de 959 m s.m.), Ibach (sur alteco de 887 m s.m.), Wangelen (sur alteco de 888 m s.m.), Teufenbach (sur alteco de 890 m s.m.), Wyler (sur alteco de 982 m s.m.) kaj Rothachen (sur alteco de 812 m s.m.) sube de ĝi, ankaŭ nomitaj Untere Allmendgemeinde [= suba komunuza komunumo]. Dum la lastaj jaroj krome estiĝis la tri novaj setlejoj Heimenegg (sur alteco de 992 m s.m.), Höh (sur alteco de 994 m s.m.) kaj Längmatt (sur alteco de 887 m s.m.).[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 15,32 km², de kiuj 34,9% estas kovritaj de arbaro, 57,6% servas por agrikulturo kaj 6,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Buchholterberg limas en nordo al Linden, en nordoriento al Röthenbach en Emme-Valo, en oriento al Wachseldorn, en sudo al Unterlangenegg, en sudokcidento al Fahrni, en okcidento al Bleiken ĉe Oberdiessbach, kaj en nordokcidento al Oberdiessbach.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo Buchholterberg situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas la kantona vojo n-ro 229.1, kiu de Jassbach trans pasejo kondukas al Unterlangenegg. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 situas en distanco de proksimume 10 kilometroj sudokcidente apud Thun. Per la buslinio de la regiona trafikentrepreno de Thun kaj Interlaken de Heimenschwand al Thun la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Buchholterberg datiĝas el la jaro 1238 kiel Bucholtron.[3] Sur la monteto Hohbühl estis malkovritaj prahistoriaj tombomontetoj. Dum mezepoko bienposedantoj en Buchholterberg estis diversaj nobeloj kiel en la jaro 1257 Grafo Ulriko de Buchegg kaj diversaj civitanoj de la urbo Berno, kiuj faris donacojn al la Hospitalo de Berno. En la jaro 1399 Buchholterberg fariĝis parto de la berna distrikto Röthenbach kaj kun ĝi de la Kamparvoktejo Signau sub la supera jurisdikcio de la Kampartribunalo Konolfingen. 1768 Bleiken estis disigita de Buchholterberg kaj fariĝis aparta komunumo. Post la Helveta Revolucio Buchholterberg estis atribuita kiel komunumo al la distrikto Konolfingen. En la jaro 1823 Wachseldorn estis disigita de Buchholterberg kaj fariĝis aparta komunumo. En la jaro 1864 Buchholterberg estis aligita al la distrikto Thun kaj kun ĝi en la jaro 2010 integrita al la nova administra distrikto Thun.[4]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]