Buick

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Buick
Dosiero:
aŭtomobilmarko • dividaĵo • aŭtomobilo-faranta firmao • publika kompanio vd
Dum 1899 - nekonata/nuntempe
Jura formo publika kompanio
Fondintoj David Dunbar Buick vd
Sidejo Detrojto
Lando Usono
Agokampo aŭtomobilo
Posedata de General Motors vd
filiaj kompanioj Buick China vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Antikva Buick (1955).
Buick 1916.

Buick estas firmao kaj marko de aŭtomobiloj de Usono fondita en 1903 kaj propraĵo de la industria grupo General Motors ekde la fondo de tiu, en 1908. Ekde la komenco de General Motors, la modeloj de Buick estis luksa kategorio, super la ĉefaj stabilaj markoj de General Motors kiel Chevrolet, Pontiac kaj Oldsmobile, kvankam sub la mejloŝtono, nome la divizio Cadillac. Ĝia ĉefa konkurencanto estis la marko Mercury, de la rivala grupo nome Ford Motor Company.

La aŭtoj Buick estis venditaj preskaŭ nur en Usono kaj Kanado, kuon malmultaj esceptoj. En Meksiko la marko alvenis en 1921, kaj estis tie ĝis 1996 kiam oficiale retiriĝis (Century Limited). La marko havis ankaŭ iom fortan vendadon en Ĉinio. Aktuale, la Buick ne estas vendataj en Eŭropo, sed fabrikoj kiel Opel en Germanio[1]​ fabrikas modelojn Buick por estis eksportitaj al Usono.

La logoo de Buick, nomita Trishield ("triobla ŝildo"), konsistas el tri ŝildoj liniigitaj diagonale: tiu maldekstra ruĝa, tiu centra blankaj kaj tiu dekstra griza aŭ blua.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Opel continuará fabricando Buick para Estados Unidos». EL MUNDO. [1] Konsultita la 14an de januaro 2018.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]