Buruŝa lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La buruŝa lingvo (aŭ buruŝaski) estas senparenca lingvo parolata de proksimume 40 000 homoj en du grupoj en la Hunza kaj Yasin-a valoj en norda Pakistano, maldekstrflanke de la rivero Hunza, regiono, kiu ankaŭ tutmonde famas pro ties abundo je centjaruloj.

Kvankam ĝi entenas multajn alprenitajn vortojn el la ĉirkaŭantaj lingvoj (la urdua, la ĥavara kaj la ŝina), restas sufiĉe da originala vortaro, ke ĝi apartiĝas disde tiuj najbaroj. Klopodoj estis faritaj cele pruvi parencecoj inter la buruŝa kaj la sumera lingvo, la Eŭska lingvo, kaj la kaŭkazia lingvaro kaj la dravida lingvaro, sed tiuj restas ne akceptitaj de lingvistoj. Estas kvar dialektoj de buruŝa: la hunza, la gojal-a, la nagar-a, kaj la jasin-a.

Laŭ kelkaj lingvistoj tiu lingvo nun havas (se ne konsideri la alprenadon de vortoj el najbaraj lingvoj) eble 10 000 jarojn da izolita evoluo malantaŭ si.
Konjekteble, ĝi estas lasta resto de lingvaro, kiu estis disvastigita en la nordhindia regiono antaŭ alveno de la pli novaj historiaj popoloj.

Rimarkindas, ke pluraj trajtoj en ĝia gramatiko pensigas pri tiuj de la hindaj lingvoj (simila fonetiko, kazo "oblika" signita per finaĵo e, multeco de "konsistigitaj verboj" (angle "compound verbs") formitaj per verbo "fari" kaj nomon, modo de verbo indikante sinsekvon de du agoj (x-on farinta, li y-is), neesto de verbo "havi", anstataŭita de esprimoj kiel "de mi x estas" de ŝi y estas", ktp. Tial konjekteblas, ke tiuj trajtoj transinfluis la postajn hindeŭropajn lingvojn tieaj kaj, ke tiel donatis ili sian apartecojn.

Fonetiko[redakti | redakti fonton]

Konsonoj
  Dulipaj Dentaj Alveo-
palataj
Retrofleksaj Velaj Uvulaj Glotaj
Plozivoj Senvoĉaj p t   t. k q  
Kun-spiraj ph th   t.h kh    
Voĉaj b d   d. g    
Afrikatoj   ts tS ts.      
Frikativoj malsonoraj   s S s. x   h
Sonoraj   z Z z. G    
Nazaj m n     N    
Likvaj* w l j        
Rhotic   r          

* "Likvaj" t.e. Glitaj kaj Flankaj.

Vokaloj
  Antaŭa Centra Malantaŭa
Ferma
(supra)
i   u
Meza e   o
Malferma
(malsupra)
  a  

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

Gramatiko de la lingvo (angle) (PDF)