Buĝeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Buĝetobudĝeto[noto 1] estas antaŭkalkulo de la jaraj en- kaj el-spezoj de ŝtato, urbo, kompanioprivatulo.[1]

Buĝeto estas la tuta sumo de la jaraj enspezoj kaj elspezoj.

IKEV difinas la terminon jene: " Prezento de la financa stato de nacio, institucio, asocio, entrepreno ktp. por difinita periodo kaj bazita sur detalaj taksoj de planitaj kaj atendataj spezoj dum tiu periodo." [2]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Laŭ Francisko Azorín la vorto devenas de kelta bolga (saketo), el latina bulga, franca bouge, bouget.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Azorín uzas ambaŭ versiojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 42.
  2. Muniksma, F. (1990) International Business Dictionary in eleven languages – Internacia komerca-ekonomia vortaro en dekunu lingvoj. Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino, sub aŭspicio de Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio, Nederlando (IKEV)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]