Buğu kebabı

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Buğu kebabı (turka vaporumita kebabo) estas ŝafidaĵa plado el la turka kuirarto. Temas pri stufaĵo, kiel tas kebabı. Buğu kebabı estas farita per krura viando, ŝalotoj, tomatoj, freŝa origano, ajlo, nobla laŭro, tomata pasto kaj spicoj. La esenco de la plado estas kuiri ĝin dum unu aŭ horo kaj duono en kovrita telero sur malalta fajro kun aŭ sen tre malmulta akvo.