Bácsszentgyörgy
Bácsszentgyörgy [bAĉsentdjordj], kroate Đurić estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en Distrikto Baja. Szentgyörgy signifas Sankta Georgo.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Areo: 15 km²
- Loĝantaro: 200
- Poŝtkodo: 6511
- Telefonprefikso: 79
Situo[redakti | redakti fonton]
Bácsszentgyörgy situas laŭ la hungara-serba landlimo (sen limpasejo), fine de sakovojo.
Historio[redakti | redakti fonton]
La turkoj faris senhoma la regionon post la mezepoko. Ekde la 18-a jarcento senfina serio da farmoj formiĝis. Inter 1918-1920 la serboj okupis la regionon, kiu estis aparta respubliko. Ekde 1920 la komunumo trovis sin apud la nova ŝtatlimo, sed inter 1941-1944 la limo malaperis, ĉar la pli suda regiono denove iĝis hungara.
En Bácsszentgyörgy migra poŝto servas.
Komunumoj de Sankta Georgo en Hungara reĝlando[redakti | redakti fonton]
Pro grandeco la tabelo ne havas la ceterajn komunumojn en Transilvanio, vidu ilin Csíkszentgyörgy!