Bálint Bakfark

El Vikipedio, la libera enciklopedio

BARFKARK Bálint (1507, Brassó - 1576, Padova) estis hungara liutisto.

Bálint Bakfark

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Transilvanio kaj estis la unua hungara komponisto, muzikprelegist, kiu travagadis Eŭropon. Lia virtuoza liuta ludo mirige kaptis la atenton de la aŭskultantaro kaj samtempe donis vivsignon pri Hungario suferanta dum la turka jugo. Liaj liutaj fantazioludoj estas ankaŭ hodiaŭ ŝatataj.

Li pasigis sian infanaĝon en la transilvania korto de Johano la 1-a (Hungario) kaj en Buda. Li vivis inter 1549-66 en Pollando, poste en Vieno. En 1568, János Zsigmond donacis al li bienon en Transilvanio. Li veturis en aĝo de 69 kun sia familio al Padova kaj tie estis viktimo de la pesta epidemio.

Li transplantis la renesancan korusan polifonion al sia muzikilo, liuto. Lia mirinda komponista kapableco ebligis ludi eĉ grandarkajn melodiojn sur tiu plektra instrumento. Lian elstaran arton prikantis eĉ la poetoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

hungare[redakti | redakti fonton]

  • Tibor Fajth: Fejedelmek lantosa. Bakfark Bálint életének regénye. Budapest 1976, Zeneműkiadó, 532 p.
  • Homolya István: Bakfark. Budapest 1982, Zeneműkiadó, 231 p.,

angle[redakti | redakti fonton]

  • Artikolo "Bálint Bakfark", en The New Grove Dictionary of Music and Musicians, ed. Stanley Sadie. 20 vol. London, Macmillan Publishers Ltd., 1980. ISBN 1-56159-174-2
  • Gustave Reese, Music in the Renaissance. New York, W.W. Norton & Co., 1954. ISBN 0-393-09530-4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

aŭdu ĉi tie