Béla Melles

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Melles
Persona informo
Naskiĝo 28-an de junio 1891 (1891-06-28)
en Baja
Morto 4-an de februaro 1939 (1939-02-04) (47-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo coronary occlusion
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo violonisto • koncertmajstrodirigento • muzikinstruisto
vdr

Béla Melles [meleŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Melles Béla estis hungara violonisto, koncertmajstro, orkestrestro, dirigento, altlerneja instruisto.

Béla Melles[1] naskiĝis la 28-an de junio 1891 en Baja, li mortis la 4-an de februaro 1939 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Melles lernis violonadon de Vilmos Grünfeld. Li batalis dum la 1-a mondmilito, poste li estis militkaptito. Jam libera li studis en Sanktpeterburgo de Lipót Auer kaj Aleksandr Glazunov. Hejmenveninta li estis koncertmajstro de Operejo de Budapeŝto ekde 1921 ĝis sia morto. Samtempe li estis koncertmajstro en filharmonia orkestro. En 1922 li fondis propran arĉkvarteton, poste li gvidis ĝin. En la 1930-aj jaroj li establis simfonian orkestron, kies anoj estis muzikistaj senlaboruloj. Li dirigentis la orkestron. En 1936 li ekinstruis en la Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt.

Elektitaj koncertoj de arĉkvarteto de Melles[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]