Caecilia Metella Calva

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Caecilia Metella estis membro de la romia plebeja gento de la Caecilianoj kaj la filino de la konsulo de 142 a.k. Lucius Caecilius Metellus Calvus.

Ŝiaj fratoj estis la konsuloj Lucius Caecilius Metellus Delmaticus, 119 a.k. kaj Quintus Caecilius Metellus Numidicus 109 a.k.. Ŝi ĉ. 119 a. k. iĝis edzino de Lucius Licinius Lucullus, kiu 104 a. k. estis Praetor urbanus. Ili havis du filojn: la konata romia militestro Lucius Licinius Lucullus, konsulo en 74 a. k., kaj Marcus Terentius Varro Lucullus, kiu unu jaron poste estis konsulo. Ŝi havis famon de senmorala virino.[1]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • RE, III,1, 1234, Caecilius 132), Friedrich Münzer.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Genealogia arbo de la familio Metellus

<referencoj/>

  1. Cicero, In Verrem actio 4, 147; Oratio post reditum in senatu 37; Oratio post reditum ad Quirites 6; Plutarko, Lucullus 1, 1.