Camden Town

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Camden
kvartalo de Londono • distrikto
Administrado
Ŝtato  Britio
Lando  Anglio
Regiono Granda Londono
Poŝtkodo NW1 • NW5
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 51° 32′ N, 0° 9′ U (mapo)51.541-0.14330000000001Koordinatoj: 51° 32′ N, 0° 9′ U (mapo) [+]
Camden (Granda Londono)
Camden (Granda Londono)
DEC
Camden
Camden
Situo de Camden en Londono
Camden (Britio)
Camden (Britio)
DEC
Camden
Camden
Situo de Camden en Britio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Camden Town [+]
vdr

Camden Town ofte mallongigita al Camden (ankaŭ nomo de la "borough" kie ĝi estas), estas distrikto de nordokcidenta Londono, Anglio, 2.5 mejlojn (4.1 km) norde de Charing Cross. Ĝi estas la administracia centro de la londona urbodistrikto Camden, kaj estas identigita en la Londona Plano kiel unu el la 34 ĉefaj centroj en Granda Londono.

Formita kiel loĝeja distrikto el 1791 kaj origine parto de la "manor" Kentish Town kaj de la "parish" St Pancras, Camden Town iĝis grava loko dum la dekomenca disvolvigo de fervojoj, kio plifortigis sian situacion en la Londonkanala reto. La bazo de la industria ekonomio de la areo estis anstataŭita de serv-industrioj kiel podetala komerco, turismo kaj distrado. La areo nune estas hejmo de surstrata bazaro kaj muzikaj eventoj kiuj estas tre asociaj kun alternativa kulturo.

Al la urbodistrikto nun ekde majo 2022 apartenas la kvartaloj Belsize, Bloomsbury, Camden Square, Fortune Green, Frognal, Gospel Oak, Hampstead Town, Haverstock, Highgate, Holborn and Covent Garden, Kentish Town North, Kentish Town South, Kilburn, King's Cross, Primrose Hill, Regent's Park, West Hampstead, St Pancras kaj Somers Town.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]