Campari

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Campari estas nomo de mondfama itala marko kaj de alkohola trinkaĵo kun tipe rubena koloro kaj fajne amara spica gusto. Enhavo de alkoholo estas proksimume 25%. Ĝi estas uzata kiel aperitivo kaj en kokteloj. Ĝi konsistas el pli ol 60 ingrediencoj (precipe kuracplantoj), trempataj dum pluraj semajnoj en distilita akvo kaj alkoholo. La ekzakta recepto por produkti Campari-n restas sekreta. La trinkaĵon kreis en 1862 gastejestro kaj distilisto Gaspare Davide Campari el Novara (Italio).


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]