Casas de Don Pedro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Casas de Don Pedro
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 06770
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 380  (2023) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 6′ N, 5° 20′ U (mapo)39.105649-5.3308461Koordinatoj: 39° 6′ N, 5° 20′ U (mapo) [+]
Alto 386 m [+]
Areo 142,7 km² (14 270 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Casas de Don Pedro (Hispanio)
Casas de Don Pedro (Hispanio)
DEC
Casas de Don Pedro
Casas de Don Pedro
Situo de Casas de Don Pedro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Casas de Don Pedro [+]
vdr

Casas de Don Pedro (Domoj de Sinjoro Petro) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas casareños. La censita populacio en 2008 estis de 1.656 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Casas de Don Pedro estas situa en la centrorienta parto de Ekstremaduro, je altitudo de 386 m; je 160 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 142,7 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

Kvankam ne estas dokumentoj, pro la blazonoj skulpitaj en kelkaj antikvaj domoj oni supozas ke ĉirkaŭ la 13a jarcento tiu vilaĝo estis jam konkerita al la araboj kaj donita al la Ordeno de Alcántara. Alia restaĵoj ligas la lokon al Trujillo. Tamen plej antikvaj restaĵoj estis jam de la epoko de la Romia Imperio. Kvankam la legendoj ligas la vilaĝon al la reĝo Pedro la 1-a de Kastilio fakte la nomo estis de almenaŭ antaŭ duonjarcento. Tiu reĝo amindumis kun virinoj kiuj loĝis tie. Dum la venontaj jarcentoj la vivo de la vilaĝo multe rilatis kun nobeluloj kaj tie estas multaj nobelaj domoj.

Dum la Hispana Enlanda Milito Casas de Don Pedro restis en la respublika flanko dum plej parto de la milito, kiel la orienta parto de la provinco.