Castromembibre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Castromembibre
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47882
Demografio
Loĝantaro 51  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 40′ N, 5° 18′ U (mapo)41.673333333333-5.3052777777778Koordinatoj: 41° 40′ N, 5° 18′ U (mapo) [+]
Alto 786 m [+]
Areo 16,6 km² (1 660 ha) [+]
Castromembibre (Provinco Valadolido)
Castromembibre (Provinco Valadolido)
DEC
Castromembibre
Castromembibre
Situo de Castromembibre
Castromembibre (Hispanio)
Castromembibre (Hispanio)
DEC
Castromembibre
Castromembibre
Situo de Castromembibre

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Castromembibre [+]
vdr

Castromembibre [kastromemBIbre] estas municipo en la okcidento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Montes Torozos en la centrokcidento de la provinco. Castromembibre estas etimologie komprenebla kiel Fortikaĵo de Bembibre alude al urbo Bembibre de Leono de kie venis reloĝantoj; prie figuras en la blazono la kruco de Templanoj kiu sidejis en Bembibre.

Castromembibre en la provinco Valadolido.
La Montoj Torozos de la provinco Valadolido, flave, okcidente.
La preĝejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 16,60 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 53 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 57 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj: tritiko, sekalo) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo. De la iama kastelo, kiu ekzistis sur aparta monteto, restas nur kelkaj ŝtonoj, sed la lokanoj plue nomas "kastelo" tiun monteton.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]