Catch-22

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Catch-22
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Joseph Heller
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 10-a de novembro 1961
Loko Usono
Ĝenro nigra humurosatiro • absurdisma literaturo • historia fikcio • fikcio pri milito • war fiction
Loko de rakonto PianosaItalio
Honorigoj 20th Century's Greatest Hits: 100 English-Language Books of Fiction
vdr

Catch-22 (tradukita Esperanten kiel Kapto-22) estas satira romano fare de la usona verkisto Joseph Heller. Ĝi priskribas la vivojn de pluraj soldatoj dum la Dua Mondmilito, mokridante la burokration kiu penetras en la usonan milististaron. Hodiaŭ la romano konatas kiel unu el la plej bonaj kaj "klasikaj" verkoj de la angla lingvo.

Ĝi skribitas je la tria persono. La rakonta fadeno ne sekvas kronologion, kvazaŭ hazarde rakontante aferojn kiuj okazis antaŭ la komenco de la rakonto (historio).

La termino Catch-22 iĝis vorto en la angla lingvo kiu signifas "probleman situacion, kies sola solvo estas nuligita per aŭ regulo aŭ cirkonstanco ekzistanta en la situacio mem."