Caulnes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Caulnes (stacidomo).
Caulnes / Kaon
komunumo
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Bretonio
Departemento Côtes-d'Armor
Arondismento Dinan
Kantono Broons
Komunumaro Dinan Agglomération
INSEE kodo 22032 [+]
Poŝtkodo 22350
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 504  (2021) [+]
Loĝdenso 80 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 17′ N, 2° 9′ U (mapo)48.288888888889-2.1547222222222Koordinatoj: 48° 17′ N, 2° 9′ U (mapo) [+]
Alto 67 m [+]
Areo 31,36 km² (3 136 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Caulnes / Kaon (Côtes-d'Armor)
Caulnes / Kaon (Côtes-d'Armor)
DEC
Caulnes / Kaon
Caulnes / Kaon
Situo de Caulnes / Kaon
Caulnes / Kaon (Francio)
Caulnes / Kaon (Francio)
DEC
Caulnes / Kaon
Caulnes / Kaon
Situo de Caulnes / Kaon

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Caulnes [+]
vdr

Caulnes - prononco kon, jen france, bretone Kaon - estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 2 504 loĝantoj sur areo de 31,36 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 80 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Dinan kaj al la kantono Broons. La teritorio havas komunan limon kun Broons, La Chapelle-Blanche, Guenroc, Guitté, Plumaudan, Plumaugat, Saint-Jouan-de-l'Isle kaj Yvignac-la-Tour.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Caulnes, ĉefurbo de la kantono ekde 1881, etendiĝas sur surfaco larĝa je 3 136 ha. Ĝi estas trairata de rivero Rance, kiu engfluas en la Manikan Markolon.

Caulnes estas je la kruciĝo de du gravaj direktoj :

  • norda-suda vojo (aŭ mara-oceana) : la direkto Saint-Malo - Dinan - Vannes
  • orienta-okcidenta vojo : la vojo Rennes - Saint-Brieuc (RN 12)

Ĝi estas ankaŭ sur la linio de regiona fervojo "TER Bretagne" per la linio Brest-Rennes-Parizo, same kiel sur departementa buslinio Montauban-Saint-Méen-Dinan. La komunumo situas interne de la influareo de Rennes (< 40 km), tiel apartenante al la tria ringo de Rennes. La kampara loĝantaro ĉirkaŭ la komunumo ankoraŭ parolas la galoan lingvon. Caulnes estas ankaŭ la sidejo de la komunumaro ariganta la komunumojn de la kantono.

Heraldiko[redakti | redakti fonton]

Blazono de Caulnes Blazono france D'azur aux dix billettes d'argent vidées du champ, ordonnées 4, 3, 2 et 1.
esperante Lazura kun dek malplenaj arĝentaj ŝindoj ordigitaj laŭ 4, 3, 2 kaj 1.
Detaloj

Lokoj kaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Preĝejo de la 12-a jarcento, kun statuo de sankta Petro
  • Fonto de Cariou
  • Lavejo de Cariou

Agrikulturo[redakti | redakti fonton]

  • Agrikultura liceo

Galerio[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]