Ceda heredo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skemo de ceda heredo de malsano

Ceda heredo estas speco de genetika heredo, ĉe kiu certa heredebla eco aperas nur, se ne ekzistas geno por kontraŭa eco. la cede heredata eco do "cedas" antaŭ la alia.

En vivuloj kun seksa reproduktado tio kutime signifas, ke la ceda eco devas ekzisti en la genoj de ambaŭ gepatroj. Ne necesas, ke ĝi aperu (manifestiĝu) ĉe ili; eblas, ke ĉe ambaŭ ĝi estas superata de kontraŭa eco. Tamen ĝi povas aperi ĉe ido.

Ekzemplo, kiun konstatis jam Gregor Mendel, estas la flor-koloro de pizoj (Pisum sativum): Ĝi estas blanka, se ambaŭ koncernaj genoj estas blank-koloraj, sed ruĝa, se eĉ nur unu el ili estas ruĝ-kolora. Do la blanka koloro cedas al la ruĝa.

La ceda heredo ebligas la heredadon de mortigaj heredaj malsanoj, eĉ se la malsanuloj kutime ne atingas la aĝon de reproduktivo.

Tiuj ĉi konsideroj estas pri ne-seksaj kromosomoj (aŭtosomoj). Speciala kazo estas ecoj, kies genoj estas sur seksa kromosomo: Ĉar la du seksaj kromosomoj de viro havas tre malsaman strukturon, povas esti, ke por certa eco ekzistas nur unu geno. Tial ekzemple viroj pli ofte ol virinoj suferas pro kolorblindeco, kiu estas cede heredebla: Ĉe la pliparto de virinoj la alia kromosomo kompensas la mankon, sed ĉe viroj tio ne eblas.