Cenomanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cenomaniano)

Cenomanio estas la plej malsupra ŝtupo de la supra kretaceo. Ĝia indekso estas K2s, mallongigo — Cen. Ĝi inkluzivas rokaĵojn, kiuj formiĝis dum la cenomaniana periodo, do de antaŭ 100,5 ĝis 93,9 milionoj da jaroj (entute 6,6 milionoj da jaroj). Ĝin antaŭis albio kaj sekvis turonio[1].

Unue tiun ĉi ŝtupon apartigis Alcide d'Orbigny en 1847 en Centra Francio. La nomo devenas de Cenomanum — latina nomo de la franca urbo Le Mans[2].

En Okcidenta Siberio (Rusio) cenomanio enhavas la unikajn gasminejojn, kiuj ĝis nun liveras plejparton de la rusia gaso. La cenomania gaso konsistas preskaŭ tute el metano, do preskaŭ ne bezonas pluan pritrakton kaj estas relative malmultekosta. Ĝi kuŝas je la fundo 100 ĝis 1700 m[3]. La cenomania akvo, elpumpata en Okcidenta Siberio, estas uzata samloke en naftoelminigado.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. International Chronostratigraphic Chart. International Commission on Stratigraphy (2014). Arkivita el la originalo je 2014-05-28. Alirita 2014-05-24.
  2. Сеноманский ярус (ruse).
  3. Как классифицируют залежи газа. www.gazprominfo.ru. Alirita 2016-07-23.